Vitra altaro en Dobrá Voda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rara vitra altaro en preĝejo de sankta Gunter en domaro Dobrá Voda

Vitra altaro troviĝas en Dobrá Voda, parto de urbo Hartmanice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dobrá Voda estas pilgrima loko ekde la 14-a jarcento. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj tie estis banejo kaj gastejo por pilgrimantoj. La vilaĝo situas meze de la arbaroj en okcidenta Bohemio, en distanco ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la germana limo. Krom la vera unikaĵo, kiu prezentas vitran altaron en la preĝejo de sankta Gunter, ĉi tie estas fonto, kies akvo onidire resanigas.

Preĝejo de sankta Gunter[redakti | redakti fonton]

Ununura preĝejo en la mondo konsekrita al sankta Gunter estas ĝuste barokpreĝejo en Dobrá Voda. Ĝi estis konstruita en la j. 1734, sed la turon oni alkonstruis nur en la j. 1777. Devenan skulptaĵon de sankta Gunter el la 15-a jarcento oni trovos nun en Muzeo de Šumava en Kašperské Hory. En la loko de antikva kapelo estis konstruita la preĝejo de sankta Gunter, danke al barono Francois Charles Villani. La preĝejo perdis internajn barokajn ornamojn, ĉar ĝi estis ankaŭ uzata por stoki artileriajn celtabulojn. (Ekde 1950 ĝis 1989 la tuta regiono estis armea trejnada kampo).

Vitra altaro[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2001 la vitroartistino Vladimíra Tesařová el Zbraslav (apud Prago) kreis en Dobrá Voda unikan vitran altaron. La altaron ŝi lokigis en la preĝejon de sankta Gunter, ke ĝi daŭrigu la faman tradicion de vitroarto en Šumava regiono. La altartabulo estas konceptita kiel triptiko 4,5 metrojn x 3,2 metrojn kaj pezas pli ol kvar tunojn. La tuta altartabulo estas portata helpe de korodimuna ĉarpentaĵo.

La centra parto de la triptika altartabulo prezentas oferon de Kristo sur la kruco. La dekstra kaj maldekstra partoj montras vizaĝojn de sanktuloj havantaj rilaton al sankta Gunter, adorataj en Bohemio kaj Bavario. La altaro estas kronata per latina surskribo, eltirita de evangelio de sankta Johano: „ La vera granda amo estas oferi sian vivon por siaj amikoj.“

Sankta Gunter[redakti | redakti fonton]

Sankta Gunter aktivis en la monaĥejo Niederaltaich kaj en Rinchnach (Germanio), poste ankaŭ en Dobrá Voda. Tie li vivis kiel ermito ekde 1040 ĝis la 9-a de oktobro 1045. Li mortis en ĉeesto de la princo Břetislav kaj de la praga episkopo Šebiř. Sankta Gunter estas enterigita en la monaĥejo Břevnov.

Vitraj reliefaj paneloj[redakti | redakti fonton]

En junio 2003 la artistino Tesařová riĉigis internan ornamon per dekkvar vitraj reliefaj paneloj pri kalvaria vojo.

Vidindaĵoj en Dobrá Voda kaj ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Juda muzeo de D-ro Šimon Adler
  • Malnova tombejo
  • Vintíř-roko
  • Březník
  • Montara sinagogo en Hartmanice

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]