Vitroperlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Perlo.
modernaj vitroperloj
diversaj historiaj ĉenoj el vitroperloj el alemana tombejo de la 6-a ĝis 7-a jarcentoj

Vitroperloj apartenas al la plej malnovaj juveloj de la homaro. Ili konsistigas la plej gravan grupon de bidoj. Krom simplaj, aparte malnovaj ekzempleroj ekzistas tre vasta kaj multfaceta gamo de vitroperloj el ĉiuj epokoj de la homa prahistorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej ofta speco de la prahistoria vitroperlo estas unukolora, netravidebla perlo, kutime en la koloroj bluo, flavo, bruno aŭ oranĝo. La vitron kolorigis pigmentoj, kutime produktitaj el metalaj oksidoj, kiuj estis kromrezulto dum la prilaboro de metaloj. Krome la prahistoriaj juvelistoj jam konis reduktigajn kaj oksidigajn efikon dum la fanda produktado de vitro.

Ĉiuj altaj kulturoj de la antikva epoko konis vitroperlojn kiel dekoraĵoj, kaj ankaŭ dum la frua eŭropa mezepoko, ekzemple ĉe la alemanojmerovidoj, la arta metio prosperis.

Post la mezepoko aparte la insularo Murano proksime de Venecio famiĝis pro la produktado de altnivelaj vitroperloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]