Vitruvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la vitruvia homo de Leonardo da Vinci

Vitruvio Poliono (Latine: Vitruvius Pollio) (ĉirkaŭ 90-10 a.K) estis romia arkitekto kaj inĝeniero. Li verkis inter 25-23 a.K. deklibran verkon kun titolo "De architectura" (Pri Arkitekturo). La verkon li dediĉis al imperiestro Aŭgusto.

La unuaj sep volumoj okupiĝas pri la konstruado, la 8-a pri la akvoprovizado, kanaloj, akveduktoj, la 9-a pri la tempomezuro (sunhorloĝoj, akvo-horloĝoj), la 10-a pri maŝinoj, inkluzive militistaj.

Lia verkaro estis pionira siatempe, kaj dum multaj postaj jarcentoj inspiris artistojn verki ilustraĵojn al la origine senbilda verko. La supozeble plej fama el tiuj verkoj estas la vitruvia homo de Leonardo da Vinci.

En Esperanto

Aperis en Antologio Latina, vol.2, paĝ. 547-549, etaj ekzemplaj tekstoj kune kun bildo pri akvopumpilo.