Vittoriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vittoriano, Romo

Vittoriano (itale Il Vittoriano) estas monumento honore al la unua reĝo de unuiĝinta Italio, Viktoro Emanuelo la 2-a. Ĝi situas en Piazza Venezia en Romo, sur flanko de Kapitola monteto.

Historio kaj ekstero

La projekto estis ellaborita de Giuseppe Sacconi en empira etoso de romia arkitekturo. La konstruado daŭris de 1885 ĝis 1911 jaroj. La vasta ŝtuparo kondukas al Altaro de Patrio, kiun beligas altreliefoj kaj statuo de Romo. Sub l’altaro estas tombo de la Nekonata Soldato de la jaro 1921 kaj eterna flamo, kiujn oni dediĉis al falintoj en la Unua Mondmilito. Du fontanoj en la flankoj simbolas Tirenan kaj Adriatikan marojn. En supro de la monumento sublimas sin la rajda bronza statuo de Viktoro Emanuelo la 2-a mem (antaŭe orumita), alta je 12 metroj. Sur ĝia bazamento situas bildoj de italaj regionoj kaj urboj. En la flankoj de la grandega portiko estas du bronzaj ĉaroj kun statuoj de flugilaj Venko kaj Unueco, kiujn kreis Carlo Fontana kaj Paolo Bartolini en 1908.

La plena konstruo estas larĝa je 135 metroj kaj alta je 70 metroj (kun la ĉaroj — je 81 metroj). En Vittoriano situas du muzeoj: de Risorgimento kaj de mararmeaj standardoj. Malgraŭ beleco de la konstruo, multaj romanoj opinias, ke ĝi kontrastas kontraŭ barokaj konstruaĵoj de Placo Venecio. Ili nomas ĝin degne «Tajpilo» (Macchina da Scrivere), «Edziĝfesta torto» kaj «Proteza dentaro».

Bildoj

Eksteraj ligiloj