Vitus Bering

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vitus Jonassen Bering)
Vitus Bering
Persona informo
Naskonomo Vitus Jonassen Bering
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1681 (1681-08-05)
en Horsens,  Danio-Norvegio
Morto 8-an de decembro 1741 (1741-12-08) (60-jaraĝa)
en Bering-insulo, Rus-Ameriko,  Rusia Imperio
Mortokialo skorbuto
Lingvoj dana
Ŝtataneco Reĝlando DanioRusia Imperio
Subskribo Vitus Bering
Familio
Edz(in)o Anna Bering
Parencoj Vitus Bering
Okupo
Okupo esploristo • hidrografo • mararmea oficiro • seafarer
vdr

Vitus Jonassen BERING (Behring) (naskiĝis en 1680 ĉe Horsens en Jutlando; mortis la 19-an de decembro 1741 sur la insulo Avaĉa en la Komandorski-insularo) estis dana esploristo en rusa servo, konata de la rusaj maristoj kiel Ivan Ivanoviĉ.

Post vojaĝo al Hindio, li ekservis en la rusa mararmeo en 1703 sur la Balta Maro dum la norda milito. De 1710 ĝis 1712 li partoprenis la turka-rusan militon (1710-1713) sur la Azov-maro.

Li edziĝis al rusino en 1715 kaj vizitis sian naskiĝurbon, kiun li ne plu revidis poste.

Bering estis dungita de Petro la Granda kiel mara kapitano de la novformita mararmeo en Kronŝtadt. Li batalis kontraŭ la svedoj, poste li ricevis la eblon gvidi esplorvojaĝon al la maro de Kamĉatka.

Unua kamĉatka ekspedicio, 1725[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1725 Vitus Bering iĝis estro de la unua kamĉatka ekspedicio de Rusio, kiu celis la pruvon de markolo inter Azio kaj Ameriko en la Kamĉatka Maro.

Post sia alveno en Niŝni Kamĉatko en 1728, Bering konstruigis la 18 metrojn longan ŝipon Sankta Gabrielo. Ekde julio 1728 sur tiu ŝipo li esploris la marbordojn de norda Siberio, malkovris kelkajn insulojn kaj eniris pli kaj pli la Nordpolusan Maron, sen malkovri landponton inter Azio kaj Ameriko. Pro malbona vetero, la 15-an de aŭgusto 1728, ĉe norda latitudo de 67°18', Bering ordonis hejmenveturi.

La Beringa Markolo, kiun Semjon Deĵnjov fakte jam malkovris en 1648 estis poste nomita omaĝe al li. Li ja trapasis ĝin, sed ne vere pruvis tion. Li tial mem proponis novan pli grandan ekspedicion.

Dua kamĉatka ekspedicio, 1733[redakti | redakti fonton]

La celoj de la dua kamĉatka ekspedicio estis:

  1. fina pruvo pri ekzisto aŭ ne de terkolo inter Azio kaj Ameriko
  2. esplorado de la amerika marbordo
  3. esploro de marvojo al Japanio

Ĉiaj ĉi aferoj estis gravega al la tiama rusa registaro, kaj tiel Bering iĝis estro de la dua kamĉatka ekspedicio en 1733.

Granda norda ekspedicio, 1741[redakti | redakti fonton]

Kadre de la granda norda ekspedicio Bering forŝipis la 4-an de junio 1741, kun la ĉirkaŭ 24 metrojn longaj ŝipoj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo por esplori la amerikan marbordon, kaj konstati, ĉu temas pri insuloj aŭ la kontinento. Bering ekzamenis la nordokcidentan marbordon de Ameriko ĝis la 69° norda latitudo kaj tie ekzemple li esploris kaj priskribis al la scienco por la unua fojo la 16an de Julio 1741 la Monton Sankta Elio.

Li estis la unua eŭropano, kiu alvenis en Alasko. Tie li tuj plenigis la akvobarelojn, kaj pro malbonaj kondiĉoj, malgraŭ la protesto de la germana natursciencisto Georg Wilhelm Steller, li tuj ordonis la hejmenvojaĝon. Li malsaniĝis, kaj la Sankta Petro rifuĝis ĉe la insulo Avaĉa, kie Vitus Bering mortis la 19-an de decembro 1741, ŝajne pro skorbuto. Omaĝe al Bering, la insulo estis poste renomita Bering-insulo.

Ŝtormo pereigis la ŝipon, sed Savva Starodubcev, helpita de la skipanoj, sukcesis konstrui boaton, kaj 46 el la 77 ekspedicianoj sukcesis supervivi la vintron. Tiu supervivintoj, pro mikso de bonŝanco kaj kuraĝo, sukcesis atingi aŭguste de la jaro 1742 la bordon de Kamĉatko. Konstruinto de la ŝipo, kiu veturigis la reston de la teamo, simpla kazako Savva Starodubcev estis nobeligita kaj faris sukcesan karieron de ŝipkonstruisto. La konstruita de ili sur la Bering-insulo ŝipeto 11 metrojn longa pluservis en la ŝiparo 12 jarojn (ĝis 1755).

Agnosko de la meritoj[redakti | redakti fonton]

Pasis multe da tempo antaŭ ol la meritoj de Bering estis agnoskitaj. La unua vojaĝanto, kiu konfirmis precizecon de la malkovroj de Bering, estis brito James Cook [ĝejmz kuk]. Ĝuste Cook proponis nomi la markolon inter Ĉukotko kaj Alasko omaĝe al Vitus Bering.

En 1874 reprezentantoj de la rus-amerika kompanio starigis grandan lignan krucon en la lokon, kie devintus esti la tombo de Bering. Pli poste lokanoj konstruis ŝtonan monumenton sur tiu loko.

Lastaj trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nur en 1991 granda internacia esplorteamo sukcesis retrovi restaĵojn de Vitus Bering kaj kelkaj liaj kolegoj. La restaĵoj estis veturigitaj al Moskvo, kie oni restarigis vizaĝon de la esploristo laŭ lia kranio. Evidentiĝis, ke la tradicia ĉie publikigita portreto de Bering supozeble estas portreto de lia onklo (lia plena samnomulo Vitus Bering), dum la fama esploristo aspektis alie. Oni povis ankaŭ ekscii, ke la esploristo mortis ne pro skorbuto, sed pro iu alia kialo.