Biokemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vivĥemio)
Saltu al: navigado, serĉo

Biokemio[1]bioĥemio estas la scienco, kiu studas kemio en organismoj.

Biokemio kiu ekvivalentas al biologia kemio estas branĉo de kemio, kiu klarigas la kemiajn fenomenojn de la vivaj estaĵoj.

El karbono (atomnumero 6, atompezo 12,01) konsistas ĉiu vivanta estaĵo. Biokemio esploras la funkciadon de la vivantaj staĵoj - kies funkcia unuumo estas la ĉeloj - per la kombino de tiu elemento kun aliaj, precipe hidrogeno, oksigeno, nitrogeno, sulfuro kaj fosforo.

Historie, evoluis biokemio ekde la 18-a jarcento, kiam oni malkovris oksigenon (1772) kaj ties procezoj en vivaj estaĵoj.

En la postaj jardekoj oni identigis ankaŭ ureon (kiel malkombinaĵa produkto de proteinoj) kaj izolis glikogenon, hemoglobinon, nukleajn acidojn, enzimojn (nomo kreita en 1887). Estis ankaŭ klarigata la fenomeno de la alkohola fermentado. Biokemio rilatas al multaj fakoj, ekzemple metabol-studado, molekula biologio, genetiko, biofiziko, organika kemio, toksologio, farmakologio kaj tiel plu.

La historio de la biokemio[redakti | redakti fonton]

La Vivaforcismo

La unuaj biokemiistoj kredis ke ĉia biomolekuloj havis vivaforcon. Ili diris ke nur la vivaĵoj havas vivaforcon, kaj nur la viveroj povas fari biomolekulojn. Ili estis malpravaj. En 1828 Friedrich Wöhler eldonis la dokumenton [2], kiu diras ke li faris ureon de HNC kun NH3. Li malpruvis Vivaforcismon per ĉi tiu documento.

Kelkaj famaj biokemiistoj:
Krebs, Chargaff

La malkovro de la DNA[redakti | redakti fonton]

DNA estas desoksiribonukleata acido.

Biomolekuloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj tipoj de biomolekuloj.

Sukeroj[redakti | redakti fonton]

Sakarozo: kutima sukero

La sukeroj estas faritaj de karbonoj kun oksigenoj kaj hidrogenoj.

Lipidoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu el la naturaj esteroj el alkoholo kaj grasa acido, eventuale kombinataj kun alispecaj molekuloj, kaj ĉiu el anologaj naturaj substancoj enakve ne solveblaj : grasaj acidoj, esteroj de glicerolo, sfingolipodoj, longmolekulaj alkoholoj, vaksoj, terpenoj, steroidoj, vitaminoj A, D kaj E, karotinoidoj kaj similaj[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. biokemio vortaro.net
  2. Über künstliche Bildung des Harnstoffs de F. Wöhler Annalen der Physik und Chemie, 88, Leipzig, 1828
  3. PIV 2005