Viva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la planlingvo "Viva". Ekzistas ankaŭ interalie televida kanalo samnoma, kaj la alternativa Futbala Pokalo VIVA.

Viva estas internacia planlingvo proponita en 1913 de N. Nyesmyeyanov aŭ Nesmejanov. Ĝi uzas radikojn naturajn, ĝenerale el la angla, deformitajn kaj mallongitajn. La aŭtoro mortis (ironie) tuj post la publikigo.

Specimenoj :

  • Antik tempos do nat Homera livd hirt boy, ki pasturd so shafs on gras pasturs Parnasa (Antikve, tempojn antaŭ naskiĝo de Homero, vivis juna paŝtisto, kiu paŝtigis siajn ŝafojn en la herbplenaj pastejoj de Parnaso).
  • Unuaj versoj de Patro nia: Patr no ki es en ska, santanu to im, komu to regn, makru to vil, ut en ska it on ge.