Saltu al enhavo

Viva Maria!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viva Maria!
filmo
Originala titolo Viva Maria !
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 22 nov. 1965
Ĝenro female buddy film, komedia filmo, vakera filmo, aventura filmo
Kameraado Henri Decaë
Reĝisoro(j) Louis Malle
Produktisto(j) Oscar Dancigers
Scenaro Jean-Claude Carrière • Louis Malle
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Irlando
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Brigitte Bardot • Jeanne Moreau • Paulette Dubost • Claudio Brook • Carlos López Moctezuma • Poldo Bendandi • Gregor von Rezzori • George Hamilton • Francisco Reiguera • José Baviera • Adriana Roel • Carlos Riquelme • Fernando Wagner
IMDb
vdr

Viva María! estas franc-itala filmo, reĝisorita de Louis Malle, kun Brigitte Bardot, Jeanne Moreau kaj George Hamilton en la ĉefaj roloj. La agado okazas ie en Centrameriko komence de la 20-a jarcento.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmado okazis en Meksiko, pli precize en la Nacia Parko Molino de Flores Nezahualcóyotl kaj Amecameca, Estado de México. La filmo rakontas la historion de María II (Brigitte Bardot), la filino de irlanda teroristo kiu ĵus perdis sian patron, kiu renkontiĝas kun María I (Jeanne Moreau), kantistino en cirko, en la interno de imagita lando de Latinameriko, en 1907. María II iĝas parto de la cirko kun María I kaj kiam ambaŭ plenumas kantospektaklon, hazarde inventas striptizon, kio famigas la cirkon.

Dum siaj aventuroj en la cirko, hazarde ili konas revoluciulon (George Hamilton) socialistan kaj ambaŭ iĝas estroj de loka revolucio kontraŭ diktatoro. La revoluciulo mortas kaj Maria I anstataŭigas lin, kio rezultas en la fakto, ke Maria II savas ŝin kaj ŝiajn luktantojn. La kamparana armeo venkas en revolucio kiu miksas militajn agojn kun komediajn scenojn. En sekva epizodo ekleziuloj kaptas la revoluciulinojn kaj intencas torturi ilin per inkviziciaj rimedoj, kiuj tute malbone funkcias.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Jeanne Moreau kiel Maria I
  • Brigitte Bardot kiel Marie Fitzgerald O'Malley (Maria II)
  • George Hamilton kiel Flores
  • Paulette Dubost kiel Mme Diogène
  • Claudio Brook kiel The Great Rodolfo
  • Carlos López Moctezuma kiel Rodríguez
  • Poldo Bendandi kiel Werther
  • Gregor von Rezzori kiel Diogène
  • Francisco Reiguera kiel ekleziestro
  • Jonathan Eden kiel Juanito Diogène
  • Roberto Pedret kiel Pablo
  • José Ángel Espinosa 'Ferrusquilla' kiel la Diktatoro de San Miguel

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]