Vivir para contarla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vivir para contarla
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel García Márquez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 2002
Loko Barcelono
Eldonejo Gruppo Mondadori
Ĝenro aŭtobiografio
vdr

Vivir para contarla (vivi por rakonti ĝin) estas la unua el tri libroj de membiografiaj rakontoj anoncitaj de la Nobel-premio pri literaturo el Kolombio nome Gabriel García Márquez, publikigita en 2002.[1]

Ĝi rakontas la historion de la infanaĝo kaj junaĝo de García Márquez, inter 1927 kaj 1950, fine per la geedzopropono farita al sia estonta edzino. Ĝi centriĝas ĉefe en la familio, la lernejo kaj la unuaj jaroj kiel ĵurnalisto kaj verkisto de mallongaj rakontoj de García Márquez, kaj inkludas ankaŭ referencojn al nombraj eventoj de la reala vivo kiu venis al siaj romanoj iamaniere, inkluzive de la masakro de la bananentreprenoj kiu aperas en Cien años de soledad kaj amikoj kies vivo kaj morto utilis kiel modeloj por Crónica de una muerte anunciada, same kiel la historio de liaj gepatroj kiu utilis kiel inspiro por El amor en los tiempos del cólera.

La verko havigas utilan informon kaj etoson por kompreni la verkaron de GGM.

Ĝi estis tradukita al la angla en 2003.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.elcultural.es/version_papel/LETRAS/5554/Vivir_para_contarla Vivir para contarla, Elcultural.es, 10a de oktobro de 2012, alirita la 21an de marto de 2013, Marco, J.