Vivo de Gandhi (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vivo de Gandhi
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1967
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 160
vdr

Vivo de Gandhi estas biografio pri Mohandas Karamchand Gandhi verkita de Edmond Privat. La 160-paĝa libro estas eldonita en la jaro 1967 de Eldonejo Stafeto en La Laguna. Ĝi konstituas numeron 32 en la serio Beletraj Kajeroj de Stafeto. La studo estas tradukita anglen de Dorothy Threlfall en la jaro 1981 [1].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mi jam trafoliumis multajn lernolibrojn kaj aliajn librojn pri historio. En ĉiuj oni mencias kelkajn ekzemplojn de pasiva rezisto kaj de fasto de la "Mahatma" sed nenie oni montras la idean bazon de tiu agado. Ne mirinde ke nuntempaj studentoj scias pri Gandhi (en la plej favoraj kazoj) nur la eksteraĵojn. Tio faras ke oni fakte ne komprenas tiun movadon. Sekve, en Okcidento oni emas argumenti ke tia rezistado eble taŭgas por orientanoj sed certe ne por okcidentanoj. Tiu argumento en si mem jam montras nekonon de la sistemo de Gandhi. Ĝi ja esta ideologio (kiel ĉe ĉiuj vere profundaj kaj vere grandaj movadoj aŭ reformadoj). Ĝi havas bazon de ideoj. Tiun esencon ni trovas sur paĝoj 100 kaj ĉefe sur p. 136, 142, 146. Tiu esenco estas ke vivas en ĉiu homo spririto de vero. (Oni povas kromkredi ke tiu spirito estas kaŝita aŭ subpremita). La ĉefa tasko estas veki tiun spiriton. Tion oni povas fari nur per spiritaj (arm)iloj. De tie la metodo de rezisto kontraŭ ĉiu malmorala leĝo aŭ ago: sed kunigita kun nepra amikeca sinteno je la aganto de tiu malmorala fakto, kaj kun nepra obeo al moraleco en ĉiuj faroj. Tamen konstantan meditadon postulas tiu sinteno, por ke oni estu konsekvenca kaj logika en ĉio, ĉie, ĉiam. Se oni bone komprenas tion, oni komprenas plene tion kion Gandhi faris...kaj oni admiras ĝin. Kaj oni konscias ke nur ĝi estas la vojo (ekzistas nenia alia vojo) kiu povas konduki la homaron al paco kaj justeco. Mi devas konstati ke en preskaŭ neniu lernejo oni instruas la instruon de Gandhi. Tio estas tutsimple skandalo. Al kio servas la instruado de historio, se oni konatigas nur la strebadon de imperialismoj kun iliaj tiel nomataj "grandaj" figuroj? Eĉ respondeculoj pri tiu fako ŝajne ne komprenis ke la apero de la agado de Gandhi estas la plej grava okazintaĵo en la mondhistorio depost la apero kaj agado de Mohameto. Ankaŭ tute prave E. Privat montras la parencecon inter Gandhi kaj Zamenhof. Vi mem, leganto, serĉu parencecon inter Gandhi kaj Kristo.
Okpaĝa biografia indekso finas la libron; tiel ke ni scias kiuj estas la personoj menciitaj. Ankaŭ ilustraĵoj plivalorigas ĝin. Ekzistas de tiu trezora libreto nur 1 500 ekzempleroj. Rapidu aĉeti. Legu ĝin. Se vi konas studentojn esperantistojn, je okazo donacu al ili tiun libron. 
— 1967, Fernand Roose, Heroldo de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]