Vivostelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vivostelo, aŭ stelo de vivo, estas blua, ses-pinta stelo, konturita per blanka bordo kaj kutime enhavanta la Bastonon de Asklepio en la centro. Ĝi estas nuntempe rekonata simbolo de urĝaj sanservoj en multaj landoj.

Kvankam neniu aparta agentejo havas taskon plifortigi ties uzadon kiel marko de atestilo, la vivostelo estis tradicie uzata kiel rimedo de identigilo de la medicina personaro, ekipaĵaro, kaj vehikloj. Multaj ambulancaj servoj markas la simbolon en siaj vehikloj, kaj la ambulancanoj ofte montras la desegnon kiel parto de sia uniformo. Ĝi aperas en kelkaj medicinaj lernolibroj same kiel sur ampleksa gamo de varoj cele al la medicina merkato. En hospitalo kaj aliaj konstruaĵoj, liftoj estas markitaj pere de la simbolo, kio indikas, ke la lifto estas sufiĉe granda por enhavi brankardon.[1]

La serpent-bastona elemento de la simbolo havas unikodan signe al la Bastono de Asklepio kaj kelkaj fontoj povas montri la vivostelo tiukadre. Unikodo ne dediĉis kodsignon por la Vivostelo (varmarka simbolo).

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Articles:Elevator Car Sizes". Hkaconsulting.com. 2011-07-11. Arkivita el la originalo en 2011-07-11. Alirita la 14an de Oktobro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]