Vivoveraj retserĉiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vivoveraj retserĉiloj (ĉine 人肉搜索, pinjine: Rénròu Sōusuǒ, laŭvorte 'serĉmaŝino por homa viando) estas termino por la interreta fenomeno en Popola Respubliko Ĉinio [1] [2] kiu konsistas en amasa kunlaborado de interretaj uzantoj por kolekti informojn pri specifa persono, registara kaj scienca fraŭdo aŭ kolizifuĝo pri interretaj amaskomunikiloj kiel blogoj kaj forumoj kun la celo kalumnii la personon aŭ protesti kontraŭ socie neakcepteblaj kondutoj, kiel politika korupto, ekstergeedzaj amaferoj, bestaj kruelaĵoj aŭ perceptita perfido/malamikeco direkte al la Ĉina nacio. La realaj identecoj aŭ privataj informoj de la celitaj individuoj ofte estas faritaj publikaj kaj ili povas esti submetitaj al persekutadoj en la formo de mortminacoj, grafito kaj socia hontigo. Organizoj povas esti submetitaj al kunordigitaj kiberatakoj.

Ĝi similas al la koncepto "doxing", praktiko kiu estas ofte asociita kun Anonymous.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La esprimo originis sur la Mop-forumoj en 2001. Intertempe la difino de la esprimo evoluis de nur serĉo fare de homoj ankaŭ al serĉo de homoj.[3]

Sinteno de la popola Respubliko de Ĉinio[redakti | redakti fonton]

En decembro 2008, La Tribunalo en Pekino nomis ĝin alarma fenomeno pro ĝiaj implicoj en "kiberperforto" kaj malobservoj de la leĝaro pri la privata vivo.[4]

En filmo kaj televido[redakti | redakti fonton]

En la televidserio Mr. Robot, la mistera grupo konata kiel La Malhela Armeo, havas elementojn bazite sur la fenomeno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Fletcher, Hannah, "Human flesh search engines: Chinese vigilantes that hunt victims on the web (vivoveraj retserĉiloj : ĉinaj retuzantoj kiuj ĉasas viktimojn sur la reto).", The Times, 25-a junio 2008. Fletcher, Hannah, "Human flesh search engines: Chinese vigilantes that hunt victims on the web", The Times, 25a de Junio, 2008. Fletcher, Hannah, "Human flesh search engines: Chinese vigilantes that hunt victims on the web", The Times, 25a de Junio, 2008.
  2. (angla) Branigan, Tania (March 24, 2010). "How China's internet generation broke the silence" (kiel la ĉina interreta generacio rompis la silenton), The Guardian.
  3. (angla) Sterling, Bruce "Human-flesh search engines — renrou sousuo yinqing". 3-a julio 2010, konsultita la 9-an marto 2017
  4. (angla) McDonald, Mark : "Chinese court fines Web user in 'cyber-violence' case" (ĉina kortumo monpunas retuzanton en kazo de 'kiberperforto'. The New York Times, la 19-a decembro 2008