Vivostilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
alternativa vivstilo en 1981 (Nambassa, Novzelando)

La termino vivstilo en neformala lingvaĵo indikas la individuan specon de vivado. En socia scienco evoluiĝis diversaj konceptoj de vivstilo, en medicino fokusiĝas la prisanaj aspektoj de la persona vivstilo.

Pli konkrete, en neformala lingvaĵo temas pri specifaj kaj rekoneblajs kombinoj de libertempaj, familiaj kaj profesiaj preferoj, kiu malgrandigas la socian distancon al aliaj similuloj, kaj pligrandigas la socian distancon al malsimiluloj. Ekzemplo de aparte akcentita vivstilo estas la kondutaro de dando.