Vivu la teatro!
publikigita versio estis patrolita je 20 okt. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 20 okt. 2020.
Dosiero:Vivu la teatro! - Fina tosto.jpg
Ĝenerale, ĉiu aranĝo de "Vivu la teatro!" finiĝas per komuna tosto de la partoprenantoj.
Vivu la teatro! estas evento, spektaklo, lanĉita kaj aranĝata de la hispana E-verkisto Miguel Fernández; ĝi okazadas kadre de kongresoj. Diversaj personoj deklamas poemojn, tekstojn, kun akompana adekvata muziko, kantas, skeĉas, monologas... Satiraj tekstoj ankaŭ aperas.
La unua tia evento okazis en 2012 kadre de la 71-a Hispana Kongreso de Esperanto en Almagro, Hispanio.
Sama evento okazis en Madrido kadre de la 77-a Hispana Esperanto-Kongreso ligita kun la 51a ILEI-Kongreso. En tiu vespero la temo estis: virinoj.