Vizaĝo
La vizaĝo estas la antaŭa parto de la homa kapo de frunto al mentono, inkluzivante de la kapo, hararo, frunto, brovoj, okuloj, nazo, vango, buŝo, lipoj, dentoj, haŭto kaj mentono. La vizaĝo estas uzata por vizaĝaj esprimoj, aspekto kaj identigado inter aliaj homoj.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vizaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas. ” „ Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. ” „ Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. ”
Referencoj