Vjaĉeslav Ivanoviĉ Ivanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vjaĉeslav Ivanoviĉ Ivanov
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1866 (1866-02-16)
en Moskvo
Morto 16-an de julio 1949 (1949-07-16) (83-jaraĝa)
en Romo
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoAzerbajĝana Soveta Socialisma RespublikoItalioReĝlando ItalioSovetunio vd
Alma mater Faculty of History and Philology of Moscow University • First Moscow gymnasium vd
Familio
Edz(in)o Lydia Zinovieva-Annibal vd
Infanoj Jean Neuvecelle vd
Profesio
Okupo dramaturgofilozofo • poeto • verkisto • literaturkritikisto • klasikisto • tradukisto • eseisto • filologo • pedagogoinstruisto vd
Aktiva dum 1898–1949 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vjaĉeslav Ivanoviĉ IVANOV (ruse Вячеслав Иванович Иванов; naskiĝis la 28-an de februaro 1866 en Moskvo, mortis la 16-an de julio 1949 en Romo) estis rusa filologo, poeto kaj verkisto. Li tre proksimas al la movado de simbolismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la Unua moskva gimnazio Ivanov ekstudis ĉe la Moskva Ŝtata Universitato historion kaj filozofion. En 1886 li iris je la berlina Frederiko-Vilhelmo-Universitato kie li okupiĝis pri Romia juro (i.a. ĉe la profesoroj Theodor Mommsen kaj Otto Hirschfeld), ekonomiajn sciencojn kaj arkeologion. Tiutempe li konatiĝis ankaŭ kun la mondo de Friedrich Nietzsche kaj de la romantikuloj Novalis kaj Friedrich Hölderlin. La studon pri arĥeologio li kontinuigis en 1892 en Romo kie li sukcese doktoriĝis.

En Romo li havis kontaktojn al la eksedziniĝinta Lidia Sinovjeva-Annibal. Post divorco laŭ ortodoksa kanona juro ili nuptis en 1899. Komence ili ekloĝis en Ateno, poste en Ĝenevo farante pilgrimadon al Egipto kaj Palestinio. Italujo ofte vizitatis de Ivanov pro la neceso priesplori la arton de Renesanco. Liajm impresojn en Lombardio kaj la Alpoj konserviĝis en liaj unuaj sonetoj.

Pensoj pri la Dionizo-kulto kaj la teatro[redakti | redakti fonton]

Ivanov en la 1910-a jaro

En la komenco de la 20-a jarcento Ivanov publikigis liajn ideojn pri la Romia Imperio kaj la Dionizo-kulto de la Antikva Grekio. Verko el 1904 Die hellenische Religion und der Leidende Gott plejparte imitas la pensojn de Nietzsche ĉe ties Die Geburt der Tragödie rakontante la radikojn de literature ĝenerale kaj speciale de la tragedio el antikvaj misteraj ludoj.

En 1905 eldonitis la unua kolekto de verkoj skribitaj unu jardekon antaŭe. Oni komparis la poemojn pro la intencite arĥaika maniero kun aĵoj de John Milton kaj de Vasilij Tredjakovskij. Ili ja laŭdatis majstroverkoj de rusa simbolismo. Samjare Ivanov revenis al Rusio kie li honorigitis kiel malkutima persono. Li ekloĝis en tura konstruaĵo kontraŭe al Taŭra Palaco en Sankt-Peterburgo kie li kun la edzino flegis akceptadi intelektulojn en gravega literatura salono. La domopordoj estas malfermitaj al aliaj reprezentantoj de simbolismo kiel al la poeto Aleksandro Blok, al la filozofo Nikolaj Berdjajev sed ankaŭ al artistoj kiel Konstantin Somov kaj al la dramisto kaj teatra reĝisoro Vsevolod Mejerhold.

Ambaŭ teatraĵojn siajn, Tantalus de 1905 kaj Prometheus de 1919, li verkis laŭ la modelo de antikvaj tragedioj.[1]

Postaj jaroj kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

La edzino ivanova mortis en 1907. Inter 1912 kaj 1913 Ivanov entreprenis novan vojaĝon al Italujo; post la hejmenveno li renkontis en Sankt-Peterburgo la kritikiston Miĥail Gerŝenzon, la filozofon Sergej Bulgakov kaj la komponiston Aleksandr Skrjabin. Ivanov tradukis multajn verkojn el la helena lingvo en la rusan. En 1920 li transloĝiĝis al Baku en Azerbajĝano, kie li profesoris pri Klasika Filologio universitate; krome li plibonigis la en 1923 eldonotajn verkojn pri la Dionizo-kulto. Ne antaŭ 1924 li rajtis forlasi Sovetunion. Li tuj iris romon kie li ekdeĵoris ĉe Russicum profesore pri la malnovslava lingvo. En 1937 li konvertiĝis je katolikismo. Li entombigis en Rome ĉe la Protestantisma tombejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La papa instituto Russicum en Romo kie deĵoris Ivanov la lastajn jarojn
angle
  • Selected Essays. Northwestern University Press, Evanston, Illinois, USA, ISBN 0-8101-1522-0.
germane
  • Dionysos und die vordionysischen Kulte, eldonis Michael Wachtel kaj Christian Wildberg. Verlag Mohr-Siebeck, Tübingen 2012, ISBN 978-3-16-150208-8.
  • Des einen Kreuzes Arme sind wir zwei, poemoj. Elektis, tradukis kaj antaŭparole enkondukis Christoph Ferber. Edition Raute, Dresden 2011, ISBN 978-3-933777-21-8.
  • Briefwechsel zwischen zwei Zimmerecken/ M. Gerschenson und W. Iwanow. Klett-Cotta, Stuttgart 1990, ISBN 3-608-95219-5.
  • Das alte Wahre, Essays. Suhrkamp, Berlin/Frankfurt am Main 1954.
  • Tantalos. Rauch, Dessau 1940.
ruse
  • Anima, traduko el la germana fare de Simon Ljudvigoviĉ Frank, Sankt-Peterburgo 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Holthusen: Vjačeslav Ivanov als symbolistischer Dichter und als russischer Kulturphilosoph. Verlag der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, München 1982, ISBN 3-7696-1514-X.
  • Jurij Murašov: Im Zeichen des Dyonisos: Zur Mythopoetik in der russischen Moderne am Beispiel von Vjačeslav Ivanov. Fink, München 1999, ISBN 3-7705-3340-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wjatscheslaw Iwanowitsch Iwanow en la germana Vikipedio.