Vjaĉeslav Molotov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vjaĉeslav MOLOTOV

Vjaĉeslav Miĥajloviĉ Molotov (originale SKRJABIN) (nask. 9-an de marto 1890 [laŭ malnova kalendaro 25-an de februaro] en Kukarki, Rusio – mortis 8-an de novembro 1986 Moskvo) rusa, soveta politikisto, diplomato; li famiĝis kiel ministro pri ekteraj aferoj, kiu kontraktis kun la nazioj en reprezanto de Sovetunio. Li ankaŭ intertraktis kun la aliancaj potencoj dum kaj rekte post la dua mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Molotov aniĝis jam en 1906 kiel mezlernejano en la bolŝevika partio, poste li iĝis unu el ties ĉeforganizantoj. Oni arestis lin pro la revoluciaj agadoj dufoje (1909, 1915). Li agadis post la bolŝevika revolucio en 1917 en diversaj provincaj parti-organizaĵoj kaj gvidis la Gazetaran Oficejon de la Centra Komitato.

En 1921, li iĝis ano de Centra Komitato kaj (ĝis 1930) ties sekretaro kaj samtempe rezerva membro de la Politika Komitato. Post morto de Lenin (1924), li apogis en la sekvaj porpotencaj bataloj Stalinon. Li estis elektita en 1926 plenrajta membro de la Politika Komitato. Li forigis la malamikojn de Stalin kiel gvidanto de la moskva partia komitato (1928–30). Oni nomumis lin en 1930 prezidanto de Popoldelegita Konsilio (fakte al ĉefministro de la Sovetunio); li aktivis en tiu pozicio ĝis 1941.

Antaŭ komenciĝo de la dua mondmilito (majo de 1939), Stalin eksigis la ĝistiaman eksteraferan ministron - Maksim Maksimoviĉ Litvinov-on - kaj nomumis Molotov ties posteulo. Li subskribis en tiu pozicio la sovetan-germana neatakan pakton kun la nazia Germanio en aŭgusto de 1939, kiu misfmiĝis kiel pakto de Molotov–Ribbentrop (pli detale legu tie).

Stalin transprenis en majo de 1941 la prezidantan postenon de la Ministra Konsilio (pli frue Popoldelegita Konsilio), Molotov tiam iĝis unua vic-ĉefministro. Post la germana atako kontraŭ la Sovetunio (junio de 1941), li aniĝis en la novkreita Ŝtata Patrujdefenda Komitato, kiu posedis la veran ĉefan potencon dum la milito. Sukceso de Molotov estis la paktoj kun Britio kaj Usono. En printempo de 1940 li estas kunaŭtoro de la Masakro de Katin subskribante i.a. kun Josif Stalin la decid-dokumenton (vidu al apudan foton de la dokumento). Ŝablono:Wikiźródła

La unua paĝo de la dokumento kun la subskriboj de: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Voroŝilov, Mikojan kun la aldonaj apogsubskriboj de Miĥail Kalinin kaj Lazar Kaganoviĉ.
Druga strona dokumentu
Trzecia strona dokumentu
Czwarta strona dokumentu

Li partoprenis en la konferencoj de la aliancanoj en Tehrano (1943), Jalto (1945) kaj Potsdamo (1945) same ĉe la konferenco en San-Francisko (1945), kie fodiĝis UN. Li montris obstinan malamikecon en la dummilitaj traktadoj kun la okcidentaj aliancanoj kontraŭ ili.

Li abdikis en 1949 pri la posteno eksterafera ministro, sed post morto de Stalin (marto de 1953) li revenis en la oficon. Lin eksigis Nikita Ĥruŝĉov en junio de 1956 pro politika malkonsento. En novembro samjara, li iĝis ŝtata kontrola ministro, sed post aliĝo al „kontraŭpartia grupo”, kiu sensukcese provis forigi Ĥruŝĉovon en junio de 1957, oni eksigis lin el la partiaj kaj ŝtataj psotenoj, pozicioj. Poste li estis ambasadoro en Mongolio, poste li reprezantis la Sovetunuion en la Internacia Atomenergia Asocio (1960–61). Li plu kritikis Ĥruŝĉovon kaj pro tio oni foigis lin en 1962 el la Komunista partio de Sovetunio. Li retiriĝis dum la lastaj vivjaroj.

(Lia nomo estis donita en 1939/40, dum la t.n vintra milito, de finnaj soldatoj al brulbotelo kiujn ili uzis kontraŭ tankoj. Tiutempe la finnoj rigardis la tiaman Sovetian ministron pri eksterlandaj aferoj kiel respondeculo pri la Sovetia invado al Finnlando.)