Vjasna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro pri Homaj Rajtoj «Vjasna» («Printempo»)
Праваабарончы цэнтр «Вясна»
emblemo
homrajtprotekta organizaĵo
Komenco 1996
Lando(j) Belorusio vd
Sidejo Minsko, Belorusio
Tipo homrajta organizaĵo
Agareo

homaj rajtoj

Fondinto(j) Ales Bjaljacki vd
Ĉefestro(j) Ales Bjaljacki vd
Membro de Internacia Federacio por Homaj Rajtoj • Assembly of Pro-Democratic NGOs vd
Lingvoj

belorusa

Retejo spring96.org
vdr

La Centro pri Homaj Rajtoj «Vjasna» (beloruse Праваабарончы цэнтр «Вясна», Pravaabaronĉi centr «Vjasna» Vjasna signifas "printempo") estas homrajta organizaĵo bazita en Minsko, Belorusio. La organizaĵo celas provizi financan kaj juran helpon al politikaj kaptitoj kaj iliaj familioj, kaj estis fondita en 1996 fare de aktivulo Ales Bjaljacki en respondo al grandskala subpremo de manifestacioj fare de la registaro de Aleksandr Lukaŝenko.

La centro, registrita en Minsko en 1997, estis likvidita en oktobro 2003 per decido de la Supera Kortumo de la Respubliko de Belorusio. La kialo estis la partopreno de la membroj de la organizo en observado de la belorusia prezidanta baloto en 2001.

En 2005, la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis Ales Bjaljacki kaj Vjasna per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj kaj organizaĵoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Kadre ĝenerala forigo kontraŭ politikaj aktivuloj protestantaj kontraŭ la polemika prezidanta baloto en 2010 kritikita fare de observantoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio, kaj la oficejoj de Vjasna kaj la hejmo de Ales Bjaljacki estis plurfoje traserĉitaj fare de ŝtataj sekurecaj taĉmentoj. La 14-an de februaro, Bjaljacki estis alvokita al la oficejo de la Prokuroro kie oni avertis lin ke ĉar Vjasna estis neregistrita organizaĵo, la registaro serĉus krimajn procedojn kontraŭ ĝi se la grupo daŭre funkcios.

La 26-an de novembro 2012, laŭ juĝa verdikto kontraŭ Bjaljacki, la Minska oficejo de Vjasna estis konfiskita kaj sigelita fare de la Belorusia registaro. Amnestio Internacia priskribis la fermon kiel "evidentan malobservon de la internaciaj devoj de Belorusio al homaj rajtoj". En 2020 la centro kaj Ales Bjaljacki estis honorigita per la Premio de ĝusta vivmaniero, neformale nomata "la alternativa Nobel-premio". En 2023 la centro estis honorigita per la Premio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Sekvante la protestojn de 2020-2021 en Belorusio, la Homrajta Centro Viasna kune kun la Rehabilitada kaj Esplora centro por Torturo-Viktimoj kaj la Internacia Komitato por Enketo de Torturo en Belorusio fondis Internacian Respondigplatformon por Belorusio. En komuna deklaro, 19 ŝtatoj esprimis sian plenan subtenon por la starigo de tia platformo.

En la daŭra subpremo kontraŭ sendependaj amaskomunikiloj kaj defendantoj de homaj rajtoj en Belorusio, "Vjasna" suferis de grava premo. Leanid Sudalenka (Леанід Судаленка), advokato de la Vjasna-filio en la urbo Homel, Marfa Rabkova (Марфа Рабкова), Taccjana Lasica (Таццяна Ласіца) kaj Andrej Ĉapjuk (Андрэй Чапюк), la volontuloj de Vjasna, estis arestitaj kun krimaj akuzoj. Rabkova pasigis pli ol 6 monatojn en la antaŭprocesa aresto. Solidarige kun ili, la homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") fine de 2020 honorigis la kvar arestitojn menciitajn en la antaŭa frazo per la premio Homo Homini, kaj kvazaŭ konfirmis kaj duobligis sian simbolan subtenon al la agado, kompare al la honorigo de 2005. La 16-an de februaro 2021, la Enketa Komitato traserĉis la ĉefsidejon de Vjasna en Minsko kaj regionajn oficejojn, trudeniris hejmojn de dungitoj. Krima proceso kontraŭ la aktivuloj estis malfermita sub Artikolo 342, kun la signifo "organizado aŭ preparado de agoj kiuj krude malobservas la publikan ordon aŭ aktiva partopreno en tiaj agoj". Dzmitrij Salaŭjoŭ (Дзмітрый Салаўёў), estrarano de 'Vjasna', estis arestita kaj batita de la polico. La persekuto de membroj de "Vjasna" daŭras, politike motivitaj akuzoj estis faritaj kontraŭ Valiancin Stefanoviĉ (Валянцін Стэфановіч), Uladzimir Labkoviĉ (Уладзімір Лабковіч) kaj Ales Bjaljacki.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]