Vjetnama kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
diversaj vjetnamaj manĝaĵoj

Vietnama kuirarto estas la multflanka, memstara kuirtradicio de Vjetnamujo. Ĝi konsistas el multaj tipaj manĝaĵoj. La vjetnama kuirarto estas tre influita de la ĉina kuirarto. En suda Vietnamujo ĝi estas influita de la taja, la kamboĝa kaj la hinda kuirartoj. Krome la budhismo aldonas multajn vegetarajn manĝaĵojn. Tipe por vjetnama kuirarto estas granda nombro de aldonaĵoj.

Malgraŭ sangaj naciaj liberigaj militoj la vjetnama popolo kontinue uzas la okcidentajn kutimojn de la iamaj koloniaj potencoj, inter ili bastonpanojn aŭ pli precize Bánh mì, la vjetnama formo de bastonpano, kornajn bulkojn kaj kafon, kiuj estis enkondukitaj de la franca kolonia potenco.

La bazaj nutraĵoj estas rizo kaj rizaj nudeloj kaj granda elekto de diversaj legomoj. Fiŝaĵo kaj viando etas malpli grava. Specialaĵo estas la diverseco de viandaĵoj kaj kelkaj insektaĵoj. En Vjetnamo preskaŭ ne ekzistas manĝo-tabuoj. Spicaĵoj estas multflanke uzataj, sed la akreco estas pli malgranda kompare al la taja aŭ hinda kuirartoj. Dominas pli delikataj kombinaĵoj, inter ili cinamo kaj anizo kombinita kun diversaj viandaĵoj.

Pladoj[redakti | redakti fonton]

Cơm gà.

Vjetnamaj manĝaĵoj estas proponitaj ekstreme varme sed mallonge kuiritaj. Ŝatata estas la preparado super fajro en volbopato. Ili ofte estas surface rostitaj kaj interne finkuiritaj. Preskaŭ ĉiu manĝaĵoj oni povas rosti. Supraj bazaĵoj oftas.

Konataj estas vjetnamaj lumpioj, kiuj estas manĝataj krude, fritite kaj volbitaj en salataj folioj. La interno varias de regiono al regiono kaj de sezono al sezomo. La gusto estas dolĉa ĝis spica. La vjetnamoj tre ŝatas envolvi la lampiojn per rizpastaj folioj. Oftas, ke viando estas mem fritita en tiel nomata fajro-poto.

Ekzistas diversaj specoj de nudlosupoj, kiuj estas manĝataj kun legomoj, viandopecoj, fiŝaĵo aŭ ovoj aŭ kiel matenmanĝo, kiel rapidmanĝo aŭ tagmanĝo. Tipa vietnama manĝaĵo estas la Phở, bovo-buljono kun rizaj nudloj kun maldikaj bovaĵaj tranĉaĵoj kiel Phở Bò aŭ kun kokaĵo nomata Phở Gà.

La vjetnamoj manĝas preskaŭ ĉion: serpentojn, testudojn, skorpiojn, insektojn kaj sovaĝbestojn. Specialaĵo estas ekkovitaj anasovoj nomataj Hột vịt lộn, laŭvorto traduko „erare interŝanĝita anasovo“. La vjetnama kuirarto ne konas manĝtabuon. Ĉiu manĝebla plant- fiŝ- kaj besto-specioj estas manĝataj. Por eŭropanoj la manĝado de hundoj (thịt cho, en la sudo: thịt cầy) estas neakceptebla.

Vjetnama kuirarto, Bánh khọt.

La vjetnama kuirarto uzas multajn legomojn kaj aromariĉajn foliojn, do estas malpeza kaj sana. La plej konataj manĝaĵoj estas la phở (nacia plado, farita el riznudeloj kaj bovaĵa buljono), printempaj volvaĵoj (gỏi cuốn, nemchả giò, salatoj kun vinagro, supoj, kaj la chè, tipa deserto surbaze de sojfaboj. Plej fama fiŝa manĝaĵo estas Chả cá Lã Vọng, origine preparata en Hanojo. Menciindas ankaŭ la rizkuko Banĉuno.

Restoracioj[redakti | redakti fonton]

En Vjetnamujo oftas surstrataj rapidmanĝejoj. Oni preparas, kion la kliento deziras. Ekzistas ankaŭ restoracioj, sed ofte ili estas nur vizitataj de turistoj.

Trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La homoj en Vjetnamujo trinkas teon, kiun oni trovas ĉie.

Cà phê sur sukerita kondensita lakto, tre forta.

Ankaŭ kafo (Cà phê) estas multe trinkata en Vjetnamujo. Vjetnamujo estas la due plej granda kafoproduktanto de kafo tutmonde. La gusto de la vjetnama kafo estas alie ol la kafo de Eŭropo, ĝi havas aromon de kakao.

En salo kaj akvo metitaj limeoj oni faras salan limonadon, nomata Chanh muối. Bieron oni faras sub licenso de eksterlandaj bierkonzernoj. Ekzistas diversaj markoj kun tipaj gustoj. Tre disvastigata en Hanojo estas Bia hoi, loke farita, malforteta biero. La lokaj bierspecioj, ekzemple Ba Ba Ba estas faritaj el rizo. Ekzistas diversaj tipaj brandoj kaj likvoroj, ekzemple serpentobrando. Ĝi estas alkohola infuzaĵo de serpento en botelo. La gusto estas por eŭropaj palatoj stranga.

Klasika familia entrepreno en Vjetnamujo estas destilejo por rizobrando.

Fruktoj kaj dolĉaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝatataj fruktoj estas jakvo, mangostano, pikilanono, longano, durio, gujavo, liĉio, drakofrukto kaj la kokoso. Multaj beroj kaj arbofruktoj ekzistas, kiuj tute ne estas konataj en Eŭropo. Konata estas sukerigitaj legomoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]