Vlădești (komunumo, Vâlcea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vlădești
Komunumo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vâlcea
Situo 45° 30′ N, 24° 18′ O45.49666666666724.308333333333Koordinatoj: 45° 30′ N, 24° 18′ O

situo de Vlădești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 346 m
Poŝtkodo 247740
Loĝantaro 2,883 (en 2011; 2.441 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 174156
v  d  r
Information icon.svg

Vlădești estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Fundătura, Pleașa, Priporu, Trundin kaj Vlădești (la sidejo).

La vilaĝo Vlădești situas kvin kilometrojn okcidente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea sur la maldekstra (norda) bordo de la rivero Olănești. Priporu situas sur la dekstra bordo, la aliaj partoj de la komunumo pli norde.

Inter la censoj de 2002 kaj 2011 la komunumo povis kreskigi sian loĝantaron je 16 %; per tio ĝi estas unu el nur kvin komunumoj kaj urboj en la distrikto, kiuj kreskis en tiu tempo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La aliaj estas Bujoreni, Dăesti, Mihăești kaj Păușești-Măglași, ĉiuj proksime de Râmnicu Vâlcea.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]