Vlaamse Jeugdraad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flandra junulara konsilio
Vlaamse Jeugdraad
organizaĵo
konsilio
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo, Belgio
Ĉefestro(j) Alexandra Smarandescu vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Flandra junulara konsilio - nederlande Vlaamse Jeugdraad - estas federacio en Flandrio aŭ pli ekzakte en la nederlandlingva aŭ Flandra Komunumo de Belgio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Vlaamse Jeugdraad estas la urbo Bruselo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]