Vlad la 3-a Drakulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vlad Drakula)
Ĉi tiu artikolo temas pri rumana historia figuro. Por romano de 1897 rigardu la paĝon Drakulo (libro). Por horora filmo de 1931 legu la artikolon Dracula. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Drakulo.
Vlad la 3-a Drakulo
Persona informo
Vlad al III-lea Țepeș
Naskiĝo 1431
en Sighișoara,  Hungara reĝlando
Morto 14-an de decembro 1476 (1476-12-14)
en Bukareŝto, Princlando Valaĥio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Snagov Monastery vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj slavonorumana vd
Loĝloko Poenari Castle vd
Ŝtataneco Princlando Valaĥio vd
Subskribo Vlad la 3-a Drakulo
Familio
Dinastio House of Drăculești vd
Patro Vlad II Dracul vd
Patrino Vasilissa vd
Gefratoj Radu cel Frumos vd
Edz(in)o Ilona Szilágyi vd
Infanoj Mihnea cel rau vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Vlad la 3-a / Vlad Țepeș; la bildo troviĝas en Tirolo sur Kastelo Ambras.

Vlad la 3-a, pli konata kiel Vlad la Palisumanto (rumane: Vlad Țepeș [cepeŝ]) aŭ Vlad Drakulo (rumane: Vlad Drăculea [drəkulea]), naskiĝis en novembro/decembro de 1431 en Sighișoara, eta urbo en Transilvanio, Hungara reĝlando. Lia infaneco finiĝis abrupte en 1441, kiam kun siaj patro kaj pli juna frato, Radu la Bela, li estis prenita ostaĝo de la turkoj. La longa mallibero (14411444 kaj 14461448) kaj la mistraktoj suferitaj sub la otomana reĝimo influis la psikon de la onta suvereno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1447 liaj patro kaj pli aĝa frato, Mircea la 2-a, estis murditaj.

Lia unua regado – de oktobro ĝis novembro 1448 – estis mallonga; neapogite, li rezignis pri la trono. Dum la sekvaj ok jaroj li lernis la militmetion kune kun siaj kuzoj Stefano la Granda / Ștefan cel Mare kaj Matiaso la 1-a Korvino.

En aŭgusto 1456 li venkis Ladislaon la 1-an kaj kruele punis lin pro la murdo de siaj patro kaj pli aĝa frato. Li iĝis reganto de Princlando Valaĥio.

En 1459 li rifuzis plu pagi tributon al la turkoj, kiuj provis forigi lin. La pli ol 4000 janiĉarojn, kiuj formis la forig-korpuson, li surpalisigis.

Mehmet la 2-a transpasis Danubon en majo de 1462 kun la plej nombra armeo tiutempa (150000). Drakulo komencis ĉikanmiliton, kies kulmino estis fama noktatako. La grandega otomana armeo atingis la urbeton Târgoviște, kie ĝi estis bonvenigata de la bildo de la palisarego; terurita, malsatigita, elmetita al surprizaj atakoj, ĝi retretis. Drakulo foriris al Transilvanio por akiri helpon. Sed, anstataŭ helpi lin, Matiaso la 1-a Korvino enkancerigis lin, influite de la saksaj negocistoj, kaj ankaŭ pro aliaj motivoj.

En novembro 1476 li regajnis la tronon, helpate de tiuj kiuj en 1462 turnis al li la dorson – Matiaso Korvino kaj Ștefan cel Mare. Post du monatoj li estis murdita.

Lia famego ŝuldiĝas al la multaj anekdotoj, cirkulantaj jam liatempe, plejparto el ili malestimigaj. Per ili li fariĝis unu el la plej konataj figuroj de la malfrua mezepoko.

Deveno de la vorto Drakulo[redakti | redakti fonton]

La titolo "Dracula" (kiun Vlad mem literumis "Dragulya" aŭ "Drakulya" siatempe) signifis laŭvorte "(filo) de la drako". (Drac [drak] = drako, -ul estas la difina artikolo, kaj la finaĵo -a 'de'.) Ĝi estas patronomo, kiu referas al la titolo "Dracul" ("la drako") de lia patro Vlad la 2-a, kiu ricevis la titolon pro sia membreco en la Ordeno de la Drako de Hungario.

En la moderna rumana lingvo, "drac" signifas diablo, do "Dracula" [drakula] signifas "de la diablo". Tiu signifoŝanĝo de la vorto "drac" kontribuis al la reputacio de Vlad la 3-a en nuntempa Rumanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]