Vladimír Palko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Palko
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1957 (1957-05-20) (66-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco Slovakio vd
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo vd
Partio Conservative Democrats of Slovakia vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vladimír Palko

Vladimír PALKO (naskiĝinta la 20-an de majo 1957 en Čunovo) estas slovaka matematikisto kaj politikisto. Inter 2002 kaj 2006 li estis ministro pri internaj aferoj de Slovakujo; ekde 2008 li prezidantas ĉe la partio Konzervatívni demokrati Slovenska (KDS).

Vivo antaŭpolitikista[redakti | redakti fonton]

Laŭ propraj asertoj lia familio estis averaĝe katolika.[1]. En 1977 li ekkonfliktis kun la komunisma reĝimo de Ĉeĥoslovakujo. Poste li ekkonis katolikajn disidentojn kiel la advokaton Ján Čarnogurský, la naturscienciston František Mikloško kaj la politikan gvidanton de la ĉeĥoslovakujan sekretan romkatolikan eklezion, lian episkopan moŝton Ján Chryzostom Korec; krome Silvester Krčméry kaj Vladimír Jukl kiu multajn jarojn pasigis enprizone pro kaŝaj katolikaj agadoj.

Post studofino en 1981 pri matematiko ĉe Bratislava universitato le ne rajtis instruisti pro siaj kristanaj konvinkoj.[2]

Engaĝiĝo politika[redakti | redakti fonton]

Jam en la 25.3.1988 Palko partoprenis la unuan grandan opozician eventon en la tiama Orienta Bloko, la kandelomanifestacion en Bratislavo. Post 1989 li eniris la partion Kresťanskodemokratické hnutie (KDH) kaj iĝis ties vicestro en 1996.[3] Intertempe li fariĝis doktoro pri natursciencoj. Tri fojojn li elektitis deputito de la Parlamento de Slovakujo.

Inter la 16.10.2002 kaj la 8.2.2006 Palko estis ministro pri internaj aferoj en la dua kabineto de Mikuláš Dzurinda. Lin posteulis Martin Pado.

En 2008 li forlasis kune kun siaj samfrakcianoj František Mikloško, Pavol Minárik kaj Rudolf Bauer KDH-partion pro imputitaj tro socialdemokratiaj tendencoj sub la partiestrado de Pavol Hrušovský. En la 12.3.2008 li fondis la partion Konzervatívni demokrati Slovenska (KDS) kiun li ekde tiam estris.[4]

Sintenoj[redakti | redakti fonton]

Palko havas konservemajn-katolikajn poziciojn kaj centprocente jesas la katolikajn doktrinojn pri moralo. En 2012 li publikigis sian furoran libron Levy prichádzajú en kiu li treege kritikas nun okazantan antropologian revolucion en Eŭropo baziĝantan (laŭ li) sur la ideoj de la itala marksismulo Antonio Gramsci. Estas laŭ li celo tute ŝanĝi la socialmoralon en Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Aktuale Palko docentas ĉe la fakultato pri informadiko ĉe la privata Paneŭropa Altlernejo en la slovakuja ĉefurbo ĉefredaktistante ĉe la katolika kvaronjara gazeto "Impulz".[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]