Vladimir Bakarić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Vladimir Bakarić (kroate, serbe per cirila alfabeto Владимир Бакарић; naskiĝis la 8-an de marto 1912 en Velika Gorica; mortis la 16-an de januaro 1983 en Zagrebo) estis politikisto en la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio. Ekde 1948 li estis gvidanto de la Komunisma Partio de Kroatio, kaj konsideriĝis kvazaŭ prezidanto de Kroatio ene de la jugoslava socialisma federacio. Kune kun la slovena komunisto Edvard Kardelj, kiu estis lia amiko, li apartenis al la modera alo de la jugoslavia komunisma partio. En februaro 1948 ambaŭ estis ĉe la sovetunia ŝtatestro Josif Stalin; en junio 1948 la jugoslavaj komunistoj rompis la rilatojn al Sovetunio, insistantaj pri memstara politika vojo kaj malakceptantaj la doktrinon de Stalinismo. Vladimir Bakarić sekve de tio en Kroatio haltigis la antaŭe komencitan devigan komunigon de la agrikulturaj bienoj.

Li estis inter la iniciatintoj de la jugoslavia ekonomia reformo de 1964/65. En 1966 Vladimir Bakarić partoprenis en la senpotencigo de la antaŭa nacia interna ministro Aleksandar Ranković, kiu havis stalinismajn kaj serve naciismajn tendencojn. En la kroata amasa movado fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj, nomata "Kroata Printempo" ("Hrvatsko proljeće"), li estis peranto inter la jugoslaviemaj centristoj kaj la kroatemaj naciistoj.

Rilate al Esperanto menciindas, ke li estis la Alta Protektanto de la 38-a Universala Kongreso de Esperanto de somero 1953 en Zagrebo.