Vladimir Bukovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vladimir Bukovskij
Boekovski1987.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1942 (1942-12-30)
en Belebej, Flag of the Soviet Union (1924–1955).svg Sovetunio
Morto 27-an de oktobro 2019 (2019-10-27) (76-jara)
en Addenbrooke's Hospital, Kembriĝo
Mortokialo cardiac arrest [#]
Tombo Tombejo Highgate [#]
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco SovetunioRusioUnuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater King's CollegeUniversitato Stanford [#]
Familio
Patro Konstantin Bukovsky [#]
Profesio
Profesio verkisto • homrajta aktivulo • politikistodisidento [#]
Laborkampo verkisto • universitata profesoro [#]
Honorigoj Truman-Reagan Medal of Freedom [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Vladimir Konstantinoviĉ Bukovskij (ruse Влади́мир Константи́нович Буко́вский, naskiĝis la 30-an de decembro 1942 en Belebej, Baŝkirio - 27-a de oktobro 2019) – estis rusa disidento, verkisto kaj defendanto de homrajtoj en Sovetunio. Li pasigis sume 12 jarojn en sovetaj malliberejoj, punlaborejoj kaj psikiatriaj izolejoj. Deportita eksterlanden. Kunfondinto de la asocio Demokratio kaj sendependeco. Ofta gasto en Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1959, en la aĝo de 17 jaroj, estis forĵetita de lernejo pro disvastigado de samizdataj verkoj. En 1963 estis kondamnita al du jaroj de malliberigo en psikiatria malsanulejo (reprezalia psikiatrio en Sovetunio). Tuj post liberiĝo en 1965 organizis manifestacion defende al disidentoj Andrej Siniavskij kaj Jurij Daniel, pro kio estis denove enkarcerigita en psikiatria izolejo. Preskaŭ tuj post plenumiĝo de la verdikto li aranĝis laŭvican proteston favore al disidento - ĉi-foje Aleksandr Ginzburg - pro kio iris al punlaborejo. Post proceso, kiu elvokis plurajn protestojn Okcidente kaj aktivigis superajn reginstancojn de Sovetunio, en 1971 oni agnoskis lin kulpa de kontraŭsovetunia agado kaj kondamnis al 7 jaroj de malliberejo kaj 5 jaroj de ekzilo. Sume en sia vivo li trapasis, malliberigita, 12 vivojarojn.

En 1976 estis deportita de Sovetunio Okcidenten kadre de interŝanĝo kun ĝenerala sekretario de Komunista Partio de Ĉilio Luis Corvalán (la 18-an de decembro 1976 sur aviadilejo en Zuriko). De tiu tempo li vivas inter elmigrantaro, kvankam post 1991 kelkfoje vizitis Rusion.

Pro perspektivo de falo de komunismo en Sovetunio postulis kreon de internacia komisiono por esploro de komunistaj krimoj kaj juĝan proceson simile al nurenberga proceso, kiu prijuĝis naziismon. Tiucele post falo de la puĉo de Gennadij Janajev li loĝis dum kelkaj monatoj en Moskvo, tamen malgraŭ enkondukaj pritraktoj kun novaj rusaj regopovoj kaj entreprenitaj provoj malfermi arkivojn, liaj planoj fine ne efektiviĝis. En 1992 estis denove invitita al Rusio. Tiam li akiris alireblon al dokumentoj de la Centra Komitato, parton de kiuj ĉe la okazo kopiis pere de kunportita de si skanilo kaj tekokomputilo kaj publikigis poste en Okcidento. Ili koncernis i.a. apogon de rusa spionejo kaj la komunista partio terorismajn entreprenojn eksterlande, agadon de komunistaj partioj en kapitalismaj landoj aŭ enkondukon de la milita stato en Pollando.

Nuntempe li loĝas en Kembriĝo en Britio. Kelkfoje vizitis Pollandon. Estas konata kontraŭulo de Eŭropa Unio, kiun traktas kiel "Union de Socialismaj Respublikoj Eŭropaj", kontraŭstaras al plua integrado ĝiakadre kaj progresanta malvastigo de la libereco de unuopulo. Same skeptike vidas kelkiujn direktojn de evoluo de la okcidenta civilizo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

En sovetuniaj arkivoj trovis informon, ke la pola generalo Wojciech Jaruzelski petis intervenon enkondukante militan staton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Grajewski, Kłopotliwy świadek, (Enbarasa atestanto) antaŭparolo al: Władimir Bukowski, Partyzant prawdy. Wybór publicystyki z pierwszego i drugiego obiegu (Partizano de la vero. Elekto de publikaĵoj samizdataj kaj malsamizdataj), volumoj 1-2, Varsovio 2008, eldonejo Fronda, ​ISBN 978-83-60335-02-4
  • Bartłomiej Brążkiewicz: Psychiatria radziecka jako instrument walki z opozycją polityczną w latach 1918–1984 (Soveta psikiatrio kiel batalilo kontraŭ politika opozicio en la jaroj 1918-1984), Europejskie Centrum Edukacyjne, Toruń 2004, p. 208, ISBN 83-88089-18-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]