Saltu al enhavo

Vladimir Drinfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Drinfeld
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1954 (1954-02-14) (71-jaraĝa)
en Ĥarkivo, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko,  Soveta Unio
Lingvoj anglarusa
Ŝtataneco Ukrainio
Soveta Unio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato (1969–1974) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gershon Drinfeld (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vladimir Gershonovich DRINFELD (14-an de februaro 1954), familia nomo ankaŭ latinigita kiel Drinfel'd, estas ukrainia matematikisto, kiu elmigris al Usono kaj nuntempe laboras ĉe la Universitato de Ĉikago.

La laboro de Drinfeld ligis algebran geometrion super finhavaj kampoj kun nombroteorio, aparte la teorio de aŭtomorfaj formoj, tra la nocioj de elipsa modulo kaj la teorio de la geometria Langlands-korespondado. Drinfeld lanĉis la nocion de kvantuma grupo (sendepende malkovrita fare de Michio Jimbo en la sama tempo) kaj faris gravajn kontribuojn al matematika fiziko, inkluzive de la ADHM-konstruo de instanton'oj, algebra formalismo de la kvantuma inversa disvastigmetodo, kaj la Drinfeld-Sokolov-redukto en la teorio de solitonoj.

Al Li estis premiita la Medalo Fields[1] en 1990. En 2016, li estis elektita al la Usona Nacia Akademio de Sciencoj. En 2018 li ricevis la Wolf-Premion[2] en Matematiko. En 2023 al li estis premiita la Shaw Prize en Matematikaj Sciencoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]