Volodimir Kuc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vladimir KUTS)
Volodimir Kuc
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1927 (1927-02-07)
en Oleksine
Morto 16-an de aŭgusto 1975 (1975-08-16) (48-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortokialo barbiturata toksiĝo • alkoholo
Tombo Preobraĵenka
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • track and field coach • atleto
vdr

Volodimir Petroviĉ KUC - ukraine Володимир Петрович Куц, ruse Владимир Петрович Куц, do la persona nomo en rusa formo Vladimir - naskiĝis la 7-an de februaro 1927 en Oleksine, Sumia provinco, Ukrainio, Sovetunio kaj mortis la 16-an de aŭgusto 1975 en Moskvo. Li estis soveta oficiro kaj longdistanca kuranto, kiu posedis la mondan rekordon trans 5.000 metroj (1954–55, 1957–65), 10.000 metroj (1956–60) kaj tri mejloj (1954).

KUC gajnis la orajn medalojn trans 5.000 kaj 10.000 metroj dum la Somera Olimpiko 1956 en Melbourne. En 1954 li fariĝis eŭropa ĉampiono trans 5.000 metroj kaj ankaŭ soveta ĉampiono trans la sama distanco kaj trans 10.000 mertroj (1953–57).

Post 1957 malsano devigis lin retiriĝi de la konkursado, sed li daŭrigis dediĉi sin al la sporto kiel trejnisto.

Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj !

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]