Vladimir Muljavin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Muljavin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1941 (1941-01-12)
en Jekaterinburgo
Morto 26-an de januaro 2003 (2003-01-26) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Eastern Cemetery
Lingvoj belorusarusa
Ŝtataneco SovetunioBelorusio
Alma mater Sverdlovsk music college
Familio
Edz(in)o Svetlana Penkina
Okupo
Okupo kantistogitaristokomponistoaktoromuzikisto
vdr

Vladimir Georgieviĉ MULJAVIN (ruse - Владимир Георгиевич Мулявин: Vladimir Georgjeviĉ Muljavin), (12-a de januaro 194126-a de januaro 2003) estis fama belorusia muzikisto, kantisto, komponisto, fondisto kaj gvidanto de ensemblo Pesnjari.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladimir Muljavin naskiĝis en Sverdlovsko (nuntempe Jekaterinburg), en laborista familio. Li frue interesiĝis pri muziko – ekludis je gitaro en 12-jara aĝo. En 1956 post fino de 8-jara lernejo, li ekstudis en sverdlovska muziklernejo, en sekcio de kordaj muzikinstrumentoj. Li estis de tie elpelita, pro hobio pri ĵazo, malpermesita tiatempe en Sovetunio, sed malgraŭ, ke li estis reakceptita en muziklernejo, li poste foriris el ĝi propravole. En 19581963 li laboris kiel muzikisto en diversaj filharmonioj. En 1963 eklaboris en Belorusia ŝtata filharmonio. En 19651967 soldatservis apud Minsko. Partoprenis en aranĝado de ensemblo de Belorusia milita arondismento. Post soldatservo li revenis al antaŭa laborloko, kie en 1968 estis fondita ensemblo "Ljavoni" (la nomo signifas multnombron de beloruslingva varianto de nomo Leono). En 1970 la ensemblo estis alinomita kiel "Pesnjari". Li edziĝis trifoje, havis du filojn kaj du filinojn. La 14-an de majo 2002 Muljavin kripliĝis pro akcidento, post 8 monatoj li mortis en hospitalo. Li estis entombigita ĉe Minsko, en ĉi tiu urbo je lia honoro estis nomita strato.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Li kreis muzikon al multaj kantoj de sia ensemblo, kiel laŭ versoj de famaj poetoj, tiel laŭ belorusaj popolaj kantoj, kiujn li aranĝis en tiatempaj muzikstiloj. Tiuspeca intermiksaĵo de folkloro kun moderna muziko en komenco elvokis malkontentecon ĉe multaj tiutempaj muzikistaj famuloj, sed nuntempe estas traktata kiel klasikaĵo de belorusa muziko. Li kreis muzikon al du rokoperoj: "Kanto pri fato" (1976), kaj "Guzlisto" (1978) – ambaŭ laŭ versoj de Janka Kupala.

Ordeno[redakti | redakti fonton]

Honoraj titoloj[redakti | redakti fonton]