Vladimir Solovjov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Solovjov
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1853 (1853-01-16)
en Moskvo
Morto 31-an de julio 1900 (1900-07-31) (47-jaraĝa)
en Uzkoye
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio
Alma mater Faculty of History and Philology of Moscow University
Familio
Patro Sergey Solovyov
Frat(in)oj Vsevolod Solovyov • Mikhail Solovʹev • Polyxena Sergeyevna Solovyova
Edz(in)o
Parencoj Sergei Solovyov
Okupo
Okupo filozofo • poeto • publikigisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • verkisto • teologo
vdr

Solovjov, nome Vladimir Sergejeviĉ Solovjov, malofte Solovev (ruse Владимир Сергеевич Соловьёв), estis rusa pensulo kaj poeto naskiĝinta en Moskvo la 16-an de januaro[jul.]/ 28-an de januaro 1853[greg.] kaj forpasinta en Oskoe (najbare de Moskvo) la 31-an de julio[jul.]/ 13-an de aŭgusto 1900[greg.].

Vladimir Solovjov

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladimir estis filo de Sergej Solovjov, de familio kiu kalkulis inter siaj membroj pastron kaj ankaŭ ĉefepiskopon kaj profesoron pri religio. El tiu matrico li ege ĉerpis kaj eĉ ĝin intensigis per sia praktika atento al religiaĵoj kaj mistika sinteno ĝis sin montri nezorgema pri ordinaraj vivtrivialĵoj. Oni lin pentradis kiel infano sentema kaj laborema, brila kaj mistikema.

Sed, junulaĝe, li kaptiĝis en kultura medio de la jaroj sesdekaj, markitaj de sciencisma materiismo, pro kio certamomente li ekrifuzis ĉiun religian praktikon de la 14a ĝis la 18a jaroj. Sekve li mergiĝis en studoj pri Spinoza kaj ekinkliniĝis el materiismo al pozitivismo, poste li renkontis la pensadan sistemon de Schopenhauer kaj Schelling, el kiuj li ricevis impeton por akordigi idealismon kaj sciencojn. Kaj post fazo de blokanta pesimismo (ĉirkaŭ la lia 19-a jaro), Vladimir Solovjov preskaŭ abrupte revenis al kristanismo kaj kristanismo impregnanta la tutan vivon: junulo radikala, koherega, ŝatanta kaj valoriganta la popolajn aspirojn tiujn celanta plieduki: lia publika kaj pensada agado ne malsimilis al tiuj de Tolstoj kaj Dostojevskij kun vejnoj inkliniĝantaj al pika narodnikismo.

Kun la reveno de la religia kredo, li flankenlasis pluajn studojn pri sciencoj kaj ekfrekventis studojn pri historio kaj filozofio kaj stabile ekvizitis la akademion de Sankta Serĝo [1] elektante la kursojn pri teologio.

En 1873 li ekkultivis ritalojn, kiuj fariĝos intensaj, de amikeco kun Dostoievskij; li korespondis kun Tolstoj, kies ideoj, tamen, pri kristanismo pure morala kaj abstrakta ne sukcesos ĉe la kristanismo hierarkia kaj historia de Solovjov.

Oficiala preleganto ĉe la fakultato de Moskvo en la aĝo de 21 jaroj, doktoro en la aĝo de 27, li akiros vastan konsideron okaze de publikaj lekcioj (1877-1878) pri Teandrologio (Teologio rilatanta al unuiĝo de la dia kaj homa naturoj en Jesuo Kristo). En 1881, pro lia pledo por liberigo de la puno kontraŭ la mortigantoj de Aleksandro la 2-a, li estis devigata forlasi la universitaton.

La poezio de liaj poemoj tiom plaĉis ke ĝi disvastiĝis per sep eldonoj de 1893 ĝis 1921

Doktrino de Solovjov[redakti | redakti fonton]

Solovjov sin prezentas en la kristana ortodoksa medio kiel ambasadoro de ekumenismo: fakte, li juĝis la Raskol/on [2] plagon de la rusa eklezio kaj engaĝiĝis por la repacigo de la Ortodoksaj Malnovaj Kredantoj kun la rusa oficiala eklezio, kiu iam enkondukis uniformecon en la liturgio. Li antaŭe esperis ke koncilio kapablas solvi la problemon sed poste li konvinkiĝis ke ne eblas por la rusa eklezio solvi stabile tiun problemon.

La murdo de la Caro Aleksandro la 2-a en 1881 kaŭzis renversiĝon en la idejoj pri Rusio kiujn Solovjov formigis al si. Ekde tiu epoko li adresis sian atenton al Romo en kiu li ekvidis la unikan vojon por revivigi la rusan eklezion. Por li, la eklezia fraksiiĝo «oriento/okcidento» similas, en pli vasta mezuro, al la Raskol. Li opinias, ke kristanaro bezonas alcentrigon kaj unikan gvidanton por plenuni sian mision: la realigo de la dia regno sur la tero. Li distingas kaj ekzaltas samtempe la aspirojn al la kontempla vivo en la orienta eklezio kaj la emojn al aktivado kaj ekstera entreprenemo de la kristanaro de Okcidento por pli atenti al la "homa" en la savenda homaro.

Se feblas, laŭ li, la karitato aŭ reciproka amo, necesa por refari la unuigon de la eklezioj, oni sciu ke ne estas alia vojo ol tiu reŭnuiĝo por ke rekonstituiĝu la dia kaj homa unuiĝo, nome la universala eklezio. Romo povas esti la centro: ĉiu el du eklezioj jam estas, en siaj profundecoj, universala eklezio: por Solovjov la disdivido estas nur ŝajna kaj kaŭzita nur de manko de reciproka amo.

Solovjov pliposte asociis Protestantismon al sia projekto pri eklezio imagita kiel «libera teokratio». Ĉio tio estas teorigata en la verko de 1883 «La granda Debato kaj kristana politiko».

Solovjov estas, kelkfoje, komparata al sia samtempulo, kardinalo John Henry Newman. Ili havas saman opinion pri la funkcio de la papa institucio kun dekomenca ostraciemo, la saman celon plenumi la dian volon, la saman emon baziĝi sur la Patroj de la Eklezio, aparte sur Sankta Aŭgusteno, rilate la prieklezian historion, la fundamentojn de la kristanismo, la filozofion de religiaj evoluiĝoj, la homan devaron kaj liturgian piecon.

Kelkfoje li partoprenas en katolikaj ritoj, renkontas katolikan episkopon Strossmayer ĉe Đakovo, sed je sia reveno sur lin plonĝas kritikoj de diversaj flankoj. En 1891 la ortodoksa eklezio al li rifuzas la sakramentojn. Li mortos (1900) religie asistite de ortodoksa pastro.

Precizaj konceptoj: «La disdivido de la Eklezio kaŭzigzis pro tio ke la ekleziuloj sin lasis superregi per kontraŭkristana nepravigebla kaj nebrensebla egoismo kaj rivalismo» (La Granda Debato kaj la kristana politiko)

Antikristo laŭ Solovjov[redakti | redakti fonton]

Sian vizian bildon pri la Antikristo Solovjov skizis, kelkajn monatojn antaŭ ol li forpasis, en romaneto titotila «La tri Dialogoj kaj la rakonto pri la antikristo» (1900) [3] Arkivigite je 2009-07-07 per la retarkivo Wayback Machine.

Rilate la Antikriston, Solovjov en la lastaj tagoj de sia vivo tiel trajtis la figuron de la Antikristo, personulo emblema, antitezo perfekta de la Savanto, kiu laŭ li aperos sur la scenejo de homa historio ĉe la fino de la 20-a jarcento. Antikristo - tiel li lin priskribas - evidente apartenas al vico de la “saĝuloj” kaj de la “inteligentuloj”. Li estas eĉ eksperta bibliisto. Eĉ des pli, li estas asketulo kaj konvinka spiritualisto, kaj allasas “altegajn sintenojn de modero, de neprofitemo kaj aktiva bonfaro”. Aparte li estas “iluminita persono kaj aktiva pacifisto”. Oni hodiaŭ lin difinus eklogisto kaj bestisto “plenplena je kompato, ne nur amiko de la homoj, sed ankaŭ de la bestoj”. Super ĉio Antikristo sin montras elstara ekumenisto, kapabla dialogi “kun vortoj de mildeco, saĝeco kaj fascina parolo”. Tamen, li havas nevenkeblan antipation rilate la personon Kristo. Li estas eĉ dominita de morbeca maltoleremo fronte al la fakto ke Jesuo resurektintus kaj hodiaŭ estus viva, tiom ke li histerie ripetadas : “Li ne estas inter la vivantoj kaj li tia neniam estos. Li ne resurektis, ne resurektis, ne resurektis! Li putris en la tombo...”.

Ekstremsinteze oni rajtas diri: kio plejaparte difinklarigas la pozicion de Antikristo estas: li anstataŭis al la indentigo de kristanismo kun la persono de la glora Savanto (kio estas perspektivo fundamenta kaj nelasebla ekde la apostolaj tempoj) la identigon de kristanismo kun aliaj “valoroj” kiuj, kvankam je evangelia matrico, estas tamen facile vendeblaj sur la komunaj merkatoj.

Verkoj de Solovjov[redakti | redakti fonton]

  • La disvolviĝo de la mitoj en la antikva paganismo,1873
  • La metafiziko kaj la pozitivaj sciencoj, 1873
  • La krizo de la okcidenta filozofio, 1875
  • Preelgoj pri Teandrologio 1877-1880
  • La Tri Fortoj, 1877
  • Folozofiaj principoj de la integra kono, 1877
  • Kritiko pri de abstraktaj pricipoj de 1877 ĝis 1880
  • Lahcio per la Dia-homa, 1880 aŭ1881
  • Pri la spirita povo en Rusjo, 1881
  • Tri paroladoj pri Dostoïevski ààà, 1883
  • La nacia demando en Rusujo, 1883-1888 et 1888-1891, 15 artikolok entute
  • La Granda Bebato kaj la Kristana Politiko, 1883
  • Maŭ demandoj al la patro A. Ivantsov-Platonov, 1883
  • La spiritaj fundamentoj de la vivo, 1884
  • La judoj kaj la kristano, i884
  • Rusujo kaj la universala eklezio, 1885
  • La disvolvo de la Dogmoj de la Eklezio kaj la problemo de la reŭnuiĝo de la Eklezioj, 1886
  • Ĉu la orienta Eklezio estas ortodoksa?, 1886
  • Historio ka estonteco de la Teokratio, 1886-1887
  • La Praviĝo de Dio, 1897
  • Beleco en la Naturo, 1889
  • La priarta sento, 1890
  • Pri lirika poezio, artikolo, 1890
  • Pri la signido de amo, 1892-1894
  • La poezio de Tioutchev, artikolo, 1895
  • Dimanĉaj leteroj, 1897-1898
  • La teoria filozofio, kplekto de tri artikoloj, 1897,1898, 1899
  • La tragika vivo de Paltono, 1898
  • La tri rendevuoj, poemo, 1898
  • L graveco de la poezio de la poemoj de Pouchkine, artkolo, 1899
  • TRi dialogoj kaj mallonga historio pri la Antikristo, 1899-1900
  • Kompleta verkaro, 10 vol., Saint-Pétersbourg, 1911-1913.
  • Tradukitaj al esperanto: Kelkaj poemoj [4] Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Biografio[redakti | redakti fonton]

(El diversaj lingvoj)

  • The Crisis of Western Philosophy: Against the Postivists by V Solovyov Lindisfarne Press 1996 ISBN 0-940262-73-8
  • The Justification of the Good
  • Sulla bellezza. Nella natura, nell'arte, nell'uomo., Dell'Asta Adriano - Edilibri - 2006
  • Il significato dell'amore, Introduzione e traduzione di Adriano Dell’Asta, Edilibri, 2003
  • La conoscenza integrale, La Casa di Matriona - 1998
  • Fondamenti spirituali della vita, Lipa - 1998
  • La sofia. L'eterna sapienza mediatrice tra Dio e il mondo, San Paolo Edizioni - 1996
  • Scritti letterari. Saggi inediti di letteratura ed estetica, San Paolo Edizioni - 1995 I tre dialoghi e il racconto dell'anticristo, Marietti,1975 e 1996, Vita e Pensiero 1995 Sulla divinoumanità e altri scritti, Jaca Book - 1990
  • Il problema dell'ecumenismo, Jaca Book - 1973
  • Il Timone, pagina 49 n. 87, Milano, 2009
  • 1995 : Maxime Herman, Vie et œuvre de Vladimir Soloviev, éditions universitaires Fribourg Suisse, p. 157
  • 2000 : Art et philosophie russe [journée d'études, Université de Bourgogne, Dijon, 11 mars 1999], Françoise Lesourd et Michel Eltchaninoff (Dir.) ; publ. par le Centre Gaston-Bachelard de recherches sur l'imaginaire et la rationalité [et la Société Soloviev], éd. universitaires de Dijon, Coll. Cahiers d'histoire de la philosophie n°2. (ISBN 2906645354)
  • 2001 : Paul Toinet, Vladimir Soloviev, chevalier de la Sophia, Ad Solem, Genève. (ISBN 9782940090709
  • Vladimiro Soloviev. Los Tres Diálogos y el Relato del Anticristo. Scire, 1999. ISBN 84-931097-1-1.
  • Vladimiro Solovief. Rusia y la Iglesia universal. EPESA, 1946
  • Ludolf Müller: Materialien zu einem russisch-deutschen Wörterbuch der philosophischen Terminologie Vladimir Solov’evs. Slavisches Seminar (Skripten 27), Tübingen 1987
  • Martin George: Mystische und religiöse Erfahrung im Denken Vladimir Solov’evs. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1988, ISBN 3-525-56261-6
  • Peter Normann Waage: Der unsichtbare Kontinent. Wladimir Solowjow – der Denker Europas. Freies Geistesleben, Stuttgart 1988, ISBN 3-7725-0797-2