Vladimiro Ipatiefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vladimir Ipatieff
(1867-1952)

rusa kemiisto, kiu disvolvis plurajn eksperimentojn por naftoproduktado.

rusa kemiisto, kiu disvolvis plurajn eksperimentojn por naftoproduktado.
Naskiĝo 21-a de novembro1867
en Moskvo, Rusia imperio
Morto 29-a de novembro 1952
en Ĉikago, Flago-de-Usono.svg Usono
Civitaneco Usono
Kampo kemio
Alma mater Northwestern University
Rusa Akademio de Sciencoj
Universitato de Sankta Peterburgo
Doktoreca konsilisto Aleksejo Favorskij
Honorigo Willard Gibbs Award • Ordeno de Sankta Anna 2a-klasa • Ordeno de Sankta Estanislao 1a-klasa • Order of St. Vladimir, 3rd class
v  d  r
Information icon.svg

Vladimir Nikolajeviĉ Ipatiefo (1867-1952) (ruse: Владимир Николаевич Ипатьев), estis usona rusdevena kemiisto, kiu plenumis gravajn kontribuaĵojn pri la petrolkemio. Li estis unu el la unuaj esplori la katalizajn reakciojn de hidrokarbonidoj kun alta premo kaj estris esplorteamojn, kiuj disvolvis plurajn procezojn por petrolrefinado, transformante ilin en benzinon kun alta oktannombro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ipatiefo studis pafarton en la Akademio pri Artilerio de Miĥailovskaja en Sankt-Peterburgo (1889-1892), kie li aktivis unue kiel profesoro pri kemio, kaj poste kiel profesoro pri kemio kaj eksplodaĵoj (1898-1906). Li studis kemion en Rusio kune kun Aleksejo Favorskij (1860-1945) kaj poste li iris la Munkeno kie li studis la kemion pri Pulvora kotono. Dum sia restado en Germanio, li sintezis kaj elmontris la strukturon de la izopreno, la bazmolekula unuo de la natura kaŭĉuko. Daŭrigante siajn studojn pri Organika Kemio, post lia reiro al Rusio, li baldaŭ lernis pri la kontrolo kaj administrado de altpremaj katalizaj reakcioj, elmontrante ke neorganikaj kombinjaxoj povas indukti kemiajn reakciojn en organikajn kombinaĵojn. Por produktado de altpremaj eksperimentoj, li dezajnis eksterordinaran aŭtoklavon farita el ŝtalo, kaj sigelfermita per kupra garnilo, kiu fariĝis konata kiel "la bombo de Ipatiefo". Iu disertacio pri ĉi-eksperimento donis al li la titolon je doktoreco pri kemio en la Universitato de Sankta Peterburgo (1908).

Post la rusa revolucio, Ipatiefo aktivis en la kreado kaj administrado de pluraj esplorkemiaj institutoj en Sovetunio. Lenino nomis lin "la ĉefo de nia industrikemio". Fine de 1920, tamen, Ipatiefo komencis senti sin minacata pro siaj antaŭaj ligiloj al la czarista armeo kaj same pro tio ke li havis amikojn kiuj estis kondamnitaj en la Procezo de la Industria Partio[1]. En 1930, Ipatiefo, timante ke li estus la venonta viktimo, li traktis etan monsumon el lia konto kaj pretiĝis por partopreni en la konferenco pri industrio en Munkeno. Li invistis sian edzinon veni kun li, kaj lastamomente li sugestis ke ŝi portu siajn juvelojn. Kiam la trajno alvenis en la bordo de Pollando, li anoncis al la ŝokita edzino: "Karulino, rigardu lastfoje nian patrinan Rusion. Vi neniam vidos ĝin denove." Kvankam li ne parolas la anglan, li fuĝis al Usono.

Unue li akceptis postenon kiel direktoro pri kemiesploro en la kompanio Universal Oil Products Company (UOP) de Ĉikago. Krom tio li fariĝis profesoro pri organika kemio en la Nordokcidenta Universitato[2].

En la laboratio de UOP, Ipatiefo aplikis siajn konojn pri katalizaj procezoj en la manufakturo de benzino kun alta oktannombro ekde malalte kvalita krudmaterialo. Li kaj lia teamo disvolvis procezon en kiu kelkaj malpezaj olefinoj ĉeestantaj en la rezidua gaso, kiam submetataj al varmo kaj premo en la ĉeesto de fosfata acido kaj Kieselguhr[3], estas induktataj al polimerizado de likvaj olefinoj, kiuj poste estas rafineblaj en benzinon. Ili same disvolvis alkiligan reakcion kie du pli etaj molekuloj, nome, unu olefino kaj unu izoparafino (kutime la izobutano), kombiniĝas sub la influo de la sulfata acido kiel katalizilo por produkti longĉenajn molekulojn kun alta oktonnombro. Por produktado de la izobutano en la alkiliga reakcio, la teamo disvolvis izomerigan procezon kiu produktis branĉoĉenan izobutanon el abundaj normalaj butanoj kun rekta ĉeno. La procezoj de Ipatiefo pri polimerizado, alkiligado kaj izomerigado fariĝis esencaj por la produktado de benzino kun alta oktonnombro dum al 2-a Mondmilito.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Каталитические реакции при высоких температурах и давлениях, 1900-1933 (Katalizaj reakcioj per altaj temperaturoj kaj premoj)
  • Aluminia oksido kiel katalizilo en Organika Kemio, 1929
  • Жизнь одного химика: воспоминания, (Vivo de kemiisto, memorlibro), 1945
  • Novaj katalizaj metodoj por Sintezo de Hidrokarbonidoj, 1939

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]