Vladimiro la 1-a de Kievo
Aspekto

Sankta Vladimiro Svjatoslaviĉ la Granda (en malnova rusa: Володимѣръ Свѧтославичь; ruse Владимир Святославич, ukraine Володимир Святославич; Vladimir esperantigita kiel Vladimiro) (naskiĝis en 958 — mortis en monaĥejo de Berestovo 1015, la monaĥejo iam estis apud Kievo kaj intertempe estas en la urba areo) estis princo de Novgorod (970) kaj Granda Princo de Kievo (980—1015); konvertiĝis al Kristanismo en 988, kaj ekiĝis la bapto de la Kieva Regno. Li estis filo de la princo Svjatoslav la 1-a. Laŭ la kroniko de Nestoro el 1140, la plej frua kroniko de la Kieva Regno, lia vera nomo estis Volodimer (en malnova rusa: Володимеръ), esperante Volodimiro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 2967 Vladisvyat, asteroido nomata laŭ li, "Vladimiro Svjatoslaviĉ"
- Monumento de Vladimiro la Granda

