Saltu al enhavo

Vladimirovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimirovo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 238433 • 238460
Demografio
Loĝantaro 666  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 34′ N, 20° 32′ O (mapo)54.56666666666720.533333333333Koordinatoj: 54° 34′ N, 20° 32′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Vladimirovo (Kaliningrada provinco)
Vladimirovo (Kaliningrada provinco)
DEC
Lokigo de Kaliningrada provinco en Eŭropa Ruslando
Situo de Vladimirovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vladimirovo, Kaliningrad Oblast [+]
vdr

Vladimirovo (cirile: Владимирово; germane: Tharau kaj Ernsthof) estas vilaĝo en la Kaliningrada provinco de Rusujo kun 1009 enloĝantoj (stato de oktobro 2021).

eksa protestantisma kirko en Vladimirovo (2022)

Tharau fondiĝis sur eksa prusa setlejo ĉe la rivero Proĥladnaja kaj ĝuis unuan mencion en 1315. Ĉirkaŭ la 1320-a jaro komenciĝis la konstruo de la longa navo de la gotika kirko; fine de la 14-a jarcento estiĝis la turo kaj la sakristio. Ĝi estiĝis protestantisma en 1525. Du maŭzoleoj alkonstruitaj al la turo estis forigitaj. Post brulo oni rekonstruis la preĝlokon ĝis 1918. Malantaŭ la forpelo de la germanoj oni uzis la kirkon kiel societan domon kaj staplejon, ĝis neplua utiliĝeblo pro kadukeco. En 1990 estis planoj ŝanĝi ĝin en ortodoksan preĝejon. En 2005 oni metis novan tegmenton sur ĝin kaj riparis la turon. Paroĥestrejo datumas de 1771.

Tharau famiĝis danke al Anna Neander (1615–1689), filino de lia pastora moŝto, kies belecon kaj bonan karakteron laŭdis la poeto Simon Dach. Liajn versojn i.a. Friedrich Silcher muzikigis en 1827: estiĝis tiel la en Germanlingvio tre konata popolkanto Ännchen von Tharau ist die mir gefällt.[1]

Etŝpura fervojlinio kondukis ĝis la urbo Slavskoje (Kreuzburg). Fakte troviĝis la stacidomo de Vladimirovo en la najbara setlejo Nivenskoje (Wittenberg). Post enmilitaj detruoj ĉi linio ne estis refunkciigita.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. teksto kaj melodio