Vladimír Neff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimír Neff
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1909 (1909-06-13)
en Prago
Morto 2-an de julio 1983 (1983-07-02) (74-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥafrancagermanarusa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo Vladimír Neff
Familio
Edz(in)o Vlasta Petrovičová
Infano Ondřej Neff
Parencoj Jan Neff
Alexis Stuchlík
Okupo
Okupo tradukistoscenaristoverkisto • sciencfikcia verkisto • dramaturgo
vdr
Vladimír Neff

Vladimír NEFF (13-a de junio 1909, Prago2-a de julio 1983, Prago) estis ĉeĥa verkisto kaj aŭtoro de historiaj romanoj, ofte fiktivaj kun filozofia etoso (La mastroj de Srpno).

Neff naskiĝis en Prago, kie li lernis en elita ĝenerala lernejo kaj en realgimnazio. Inter 1925 kaj 1928 li studis komercan akademion de Ĝenevo.

Li devenis el riĉa entreprenista familio, sed antaŭ komercado li preferis arton. Post la studado li laboris en stokejo de porcelanaĵoj en Vieno kaj en grandmagazeno en Bremeno, tamen ekde 1935 li jam aktivis kiel fremdlingva lektoro en la Praga eldonejo Melantrich kaj ekde 1939 li vivtenis sin kiel verkisto.

En siaj aŭtoraj komencoj li verkis detektivajn parodiojn kaj politikajn satirojn. Dum la milito li prilaboris popularigan sciencan vortaron „Filozofia vortaro por aŭtodidaktoj aŭ Antigorgias“. Gravan sukceson li akiris per psikologia romano „La dektria ĉambro“ kaj per novelo „Maria kaj ĝardenisto“.

Liaj plej sukcesaj verkoj estas historiaj romanoj. La trilogio "La reĝinoj ne havas piedojn, La Borgia-ringo, Bela sorcistino" estas luda kaj bonhumora parafrazo de Tri musketeroj de Dumas, kiujn Neff tre amis. La enkondukadon de industrio en Bohemio de la 19-a jarcento priskribas pentalogio "Edziĝoj pro prudento, Imperiestraj violoj, Malica sango, Gaja vidvino, Reĝa ekspedisto". En la sekreton de la homa animo enrigardas la romano "La dektria ĉambro". Al la antikva Romo revenas "La homoj en togoj".

Neff ankaŭ verkis filmajn scenarojn (Sekreto de la sango), tradukis el la franca, germana kaj rusa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nesnáze Ibrahima Skály (Malfacilaĵoj de Ibrahim Skála, 1933)
  • Lidé v tógách (La homoj en togoj, 1934)
  • Papírové panoptikum (Papera panoptiko, 1934)
  • Temperament Petra Bolbeka (Temperamento de Petr Bolbek, 1934)
  • Malý velikán (Eta grandulo, 1935)
  • Poslední drožkář (La lasta droŝkisto, 1935)
  • Dva u stolu (Du ĉetable, 1937)
  • Omyl růžového stařečka a jiné pohádky pro malé i velké (Eraro de roza maljunuleto kaj aliaj fabeloj por etuloj kaj plenkreskuloj, 1937)
  • První nálet (La unua aeratako, 1937)
  • Bůh zbytečnosti (Dio de senbezoneco, 1939)
  • Vyhnaní z ráje (Elpelo el la paradizo, 1939)
  • Minulost Jany Kosinové (Pasinteco de Jana Kosinová, 1940)
  • Pokušitel (Tentanto, 1940)
  • Před pultem a za pultem (Antaŭ la vendotablo kaj post la vendotablo, 1940)
  • Filosofický slovník pro samouky neboli Antigorgias (Filozofia vortaro por aŭtodidaktoj aŭ Antigorgias, 19401947)
  • Soused (Najbaro, 1941)
  • Gabriela (Gabriela, 1942)
  • Třináctá komnata (La dektria ĉambro, 1944 – filmita en 1968 fare de Otakar Vávra)
  • Marie a zahradník (Maria kaj ĝardenisto, 1945)
  • Nikdo nic neví (Neniu ion scias, 1947)
  • Mladá léta (Junaj jaroj, 1952)
  • Srpnovští páni (La mastroj de Srpno, 1953)
  • Tajemství krve (Sekreto de la sango, 1953)
  • Nezlob, Kristino! (Ne petolĝenu, Kristina!, 1956)
  • Familia pentalogio (filmita de la ĉeĥoslovaka televido)
    • Sňatky z rozumu (Edziĝoj pro prudento, 1957)
    • Císařské fialky (Imperiestraj violoj, 1958)
    • Zlá krev (Malica sango, 1959)
    • Veselá vdova (Gaja vidvino, 1961)
    • Královský vozataj (Reĝa ekspedisto, 1963)
  • Pochodně (Torĉoj, 1961)
  • Trampoty pana Humbla (Peripetioj de sinjoro Humbl, 1967)
  • Trilogio:
    • Královny nemají nohy (La reĝinoj ne havas piedojn, 1973)
    • Prsten Borgiů (La Borgia-ringo, 1975)
    • Krásná čarodějka (Bela sorĉistino, 1980)
  • Roucho pana de Balzac (Kostumo de sinjoro de Balzac, 1981)
  • Večery u krbu (Vesperoj ĉe la kameno, 1986)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.