Vladislao la 2-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo)
Vladislao la 2-a
princeps (plejaĝa duko) de Pollando
Władysław II Wygnaniec by Aleksander Lesser.PNG
Persona informo
Władysław II Wygnaniec
Naskiĝo 1105
en Krakovo
Morto 30-an de majo 1159 (1159-05-30)
en Altenburg
Tombo Altenburg [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Familio
Dinastio Piastoj [#]
Patro Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa [#]
Patrino Zbyslava of Kyiv [#]
Gefratoj Agnes of Poland • Judith of Poland • Richeza of Poland, Queen of Sweden • Dobroniega of Poland • Henry of Sandomierz • Boleslao la 4-a, la Buklohara • Casimir II the Just • Mjeŝko la 3-a, la MaljunaQ11754917 [#]
Edz(in)o Agnes of Babenberg [#]
Infanoj Boleslao la 1-a la AltaMjeŝko la 1-a de Opolo, la Tordokrura • Richeza of Poland, Queen of Castile • Konrado la 1-a de Silezio, la Maldikakrura • Albert of Silesia [#]
Profesio
Okupo reganto [#]
duko (princeps) de Pollando Herb Polski.svg
Vladislao la 2-a
Dum 1138–1146
Antaŭulo Boleslao la 3-a Kurbabuŝa, lia patro
Sekvanto Boleslao la 4-a Buklohara, lia duonfrato
1-a duko de Silezio POL województwo dolnośląskie COA.svg
Dum 1138–1146
Sekvanto Boleslao la 4-a Buklohara
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vladislao la 2-a de Pollando, ankaŭ konata kiel Vladislao la 2-a de SilezioVladislao la Ekzilito (pole Władysław II Wygnaniec, germane Wladislaw der Vertriebene/der Verbannte; naskiĝis en 1105, mortis la 30-an de majo 1159) estis 1138-1146 duko de Silezio kaj estis ankaŭ, kiel Vladislao la 2-a, princeps (plejaĝa duko) de Pollando. Li estas la prapatro de la sileziaj Piastoj.

Vladislao devenis el la dinastio Piastoj. Liaj gepatroj estis Boleslao la 3-a Kurbabuŝa kaj la rutena princino Sbysława Swjatopolkowna, filino de la grandprinco Svjatopolk de Kievo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Boleslao Kurbabuŝa en 1138, Pollando estis dividita inter liaj kvar filoj. Vladislao, lia plej aĝa filo, ricevis Silezion, kaj aldone la regionon de Krakovo kun la rango de princeps - plej aĝa kaj plej altranga inter la kunprincoj. Tamen liaj pli junaj (duon-)fratoj ribelis kontraŭ li kaj forpelis lin kaj lian familion. Vladislao estis akceptita de la rom-germana reĝo Konrado la 3-a, duonfrato de lia edzino, kiu loĝigis lin en kastelo Altenburg. Lia posteulo kiel silezia duko kaj princeps iĝis lia duonfrato Boleslao la 4-a, "la Buklohara".

Vladislao mortis en 1159 en ekzilo en Altenburg. Nur en 1163 liaj filoj estis permesitaj reveni al Silezio.