Vladislav Rostoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladislav Rostoka
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1948 (1948-05-18) (75-jaraĝa)
en Gbelce
Lingvoj slovakahungara
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Alma mater Academy of Fine Arts and Design in Bratislava
Okupo
Okupo grafikartisto • ilustristografikistotipografo
vdr

Vladislav Rostoka, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Rostoka László estas slovakia hungara grafikisto. Rostoka estas unu el la ĉefaj grafikistoj de la 20-a jarcento en Slovakio.

Vladislav Rostoka[1] naskiĝis la 18-an de majo 1948 en Gbelce (Ĉeĥoslovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vladislav Rostoka apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio/Slovakio. Li studis en arta mezlernejo, poste li akiris diplomon en Belarta Akademio en Bratislavo en 1973. Liaj plej gravaj instruistoj estis sk:Dezider Milly kaj sk:Orest Dubay (1919). Post la diplomo li eklaboris kiel liberprofesiulo, sed inter 1973-1976 li estis asistanto en la akademio. Ekde 1978 li ekspoziciis, li kreis kulturajn afiŝojn, librokovrilojn, librotipografiojn, libroilustraĵojn, ekspoziciajn katalogojn, kalendarojn. Inter 1994-2006 li laboris kiel arta direktoro de grafika studio. En 2005 li fondis afiŝistan societon en Budapeŝto. En 2007 li malfermis sian propran grafikan atelieron en Bratislavo, tamen li laboris ankaŭ Prago. Dum lia kariero li kreis pli ol 400 afiŝojn, 250 emblemojn kaj 1000 librojn. Liaj afiŝoj aŭ li mem ricevis premiojn.

Liaj ekspozicioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Bad Dürkheim, Békéscsaba, Brno, Budapeŝto, Martin, Montrealo, Moskvo, Lahti, Ljubljano, Kopenhago, Odense, Pécs, Płock, Bratislavo, Roskilde, Sofio, Varsovio, Vaŝingtono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]