Vlasta Kálalová-Di Lotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlasta Kálalová-Di Lotti
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1896 (1896-10-26)
en Bernartice
Morto 15-an de februaro 1971 (1971-02-15) (74-jaraĝa)
en Písek
Lingvoj ĉeĥaanglafrancarusaitalahispanagermanaturkaarabapersa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • First Faculty of Medicine, Charles University
Memorigilo Vlasta Kálalová-Di Lotti
Okupo
Okupo biologokuracisto • entomologo • humanisto • orientalistoarkeologo
vdr

Vlasta Kálalová plenigis sian studentan revon - ŝi fondis kaj preskaŭ sep jarojn ŝi gvidis malsanulejon en Bagdado.

Vlasta Kálalová, markata iam ankaŭ kiel Albert Schweitzer en jupoj, estis dum la unua respubliko de Ĉeĥoslovakio konata ne nur en kuracistaj rondoj. Post la milito kvazaŭ fermiĝus super ŝi la akvo. Denove "malkovris" ŝin nur verkistino Ilona Borská, kiu verkis romanon pri ŝia deŝiranta vivo plena de oferemo, sed markita ankaŭ de granda persona tragedio.

Vlasta Kálalová[redakti | redakti fonton]

Vlasta Kálalová naskiĝis la 26-an de oktobro 1896 en sudbohemia Bernartice en instruista familio. Jam kiel malgranda knabino ŝi konstatis, ke lingvoj absolute faras al ŝi neniajn problemojn. Kiam ŝi komencis studi en Prago medicinon, ŝi estris jam angle, ruse, itale, hispane, germane kaj turke. Post unu prelego de profesoro Jaroslav Hlava pri ekzotika parazitologio en la kapo de juna medicistino naskiĝis plano. Signifa ĉeĥa patologo atentigis, ke en Bohemio ne ekzistas specialigita laborejo por ekzotikaj malsanoj, kaj Kálalová decidiĝis, ke studinte ŝi ŝanĝos tiun ĉi situacion kaj ke ŝi forvojaĝos por kolekti kuracistajn spertojn ĝis Oriento. Tio estis nek hasta decido nek romantika imago. Ŝi enskribiĝis en kursojn de la araba kaj persa lingvoj, ŝi abonis turkan kuracistan gazeton, por ke ŝi alproprigu kuracistan terminaron, ŝi klopodis kiel eble plej multe ekscii pri la araba mondo el libroj kaj de homoj, kiuj restadis tie. Dum la plej varmegaj tagoj ŝi entreprenis multkilometrajn marŝojn, por ke ŝi testu, kiel ŝi eltenos grandegajn varmegojn. La gepatroj ne estis tro entuziasmiĝintaj pro ŝi decidiĝo, ili timis pri ŝi. Sed Vlasta persistis pri la sia.

Ŝi finstudis la kuracistan fakultaton kun eminenta prospero en la jaro 1922 kaj kun specialigo por kirurgio. Du jarojn ŝi poste faris bezonatan praktikon en Bohemio. Samtempe ŝi serĉis subtenon por sia plano - fondi en iu orientala lando malsanulejon, kie ĉeĥaj kuracistoj flegus lokan loĝantaron kaj samtempe ili akirus konojn pri la ekzotikaj malsanoj. Kun la evoluo de vojaĝado minacis, ke tiuj ĉi malsanoj povas aperi ankaŭ eĉ en la koro de Eŭropo. Sed por tiu ĉi projekto necesis negrandaj financaj rimedoj. Kálalová turnis sin al kelke da institutoj kun peto je financa subteno, sed malsukcese. La grandan rolon rolis fakto, ke pri la mono postulis virino.

Kun la mono helpis Masaryk[redakti | redakti fonton]

La helpo fine venis el la neatendita flanko - de prezidento Tomáš Garrigue Masaryk. Pri la planoj de la juna medicistino informis lin lia filino Alice, kiu persone konis sin kun Kálalová danke al siaj aktivecoj en Ruĝa Kruco. Ŝi invitis Kálalová-on en prezidentan kastelon en Topolčianky, kie ili estis parolontaj komune pri la planata vojaĝo al Oriento. "Subite mi embarasiĝis pro mia laŭta parolo: en brakseĝo ĉe flagranta fajro sidis senmove, enpensiĝinte, sinjoro prezidento," ŝi verkis pli poste pri tiu ĉi vizito en siaj nepublikitaj rememoroj Kálalová.

Masaryk lasis al si detale rakonti pri ŝia intenco kaj li demandis ankaŭ pri financaj rimedoj, kiujn ŝi havas je dispono. La dudekokjara kuracistino respondis al li, ke ŝi havas monon el la patra kvociento kaj siajn ŝparojn. "Tiujn vi kaŝu. Vi bezonos ilin. Elserĉu en Prago mian juristan reprezentanton. Li havas ordonon por pagi elspezojn por via vojaĝo. Nun mi donos al vi du mil kaj vi skribos al li, kiam vi bezonos la monon." Iom post iom li pruntedonis al ŝi 244 mil kaj ŝi redonis ĝin al li en lastan heleron. Ŝi kapablis fari tion dum netutaj tri jaroj.

Malsanulejo en Irako[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1924 ŝi forveturis unue ĝis Istanbulo. Ŝi estis akceptita en klinikon de mondfama ginekologo, kiu havis reputacion tra la tuta Oriento, ŝi sciis, ke kun lia rekomendo ŝi havos en la araba mondo multe pli bonan postenon. Ŝi decidiĝis konstrui sian malsanulejon en la jaro 1925 en Irako. En Bagdado ŝi fondis sanatorionmustausaf kun dudek litoj kaj preskaŭ dum sep jaroj ŝi sukcese gvidis ĝin. Ŝi operaciis ankaŭ tre komplikajn kazojn. Montriĝis, ke esti virino estas propre avantaĝo. Al muslimaj pacientinoj nome iliaj edzoj neniam permesus, por ke esploru ilin kuracisto-viro.

Pri ŝia propagacio tuj de komence zorgis patro de ŝia unua paciento - de malgranda knabo, kiun piedbatis ĉevalo en la vizaĝon. Ili alportis al ŝi la infanon en la terura stato, meze de la vizaĝo ascendis al li sanganta vundo. Doktorino Kálalová savis la knabon, ŝi rektigis al li la ostetojn kaj faris plastikan operacion. La patro de la knabo estis vendisto kaj al ĉiu, kiu bonvenigis en lian vendejeton, li montris la knabon rakontante pri la sperta doktorino. Ŝi pruvatestis ankaŭ ĉe komplikaj naskoj. Ŝia renomo kreskis tiel, ke volis ekkoni ŝin ankaŭ iraka reganto. La ĉeĥa kuracistino kuracis poste ankaŭ kelkajn anojn de la reĝa familio.

Preskaŭ sep jarojn ŝi rezistis[redakti | redakti fonton]

Dum la tuta tempo de sia iraka agado ŝi informis pri sia farado prezidenton Masarykon. Tre estis grava por ŝi, por ke ŝi ne ĉagrenigu lin, ŝi deziris, ke li estu fiera pri ŝi. Li estis. Post ŝi reveno Ĉeĥoslovakion li diris: "Tia knabineto tio estis, kiam ŝi kuraĝis iri en la mondon. Mi bondeziras al vi, sinjorino doktorino! Vi faris al Ĉeĥoslovakio tie bonan nomon. Kaj tian pecon da laboro, ke tio kiu ajn viro ne farus." Ŝi skribis ankaŭ al ĉeĥaj kuracistaj laborejoj, ĉu ne trovus kuracisto aŭ kuracistino, kiu fariĝus ŝia sekvanto. "Restis al mi nenio alia ol teni la akiritajn poziciojn tiel longe, ĝis kiam la interrilatoj ne fariĝos pli favoraj - ĝis kiam en mia patrujo ne estos intereso pri klinika unuo, kiu en subtropika medio retenus interrilaton de teoretikaj instituroj hejme kun ekzotika patologio. Mi laboris, skribis hejmen, atendis. La respondo el Bohemio estis ĉiam la sama: silentado. Kvazaŭ skribus hejmen la mortinto," verkis Kálalová en siaj rememoroj.

En Bagdado somere moviĝas temperaturoj ĉirkaŭ 50 °C, por eŭropano tio estas tre pretendema, al tio la plej diversaj ekzotikaj malsanoj… Tio devis veni kaj estas nur mirinde, ke tio okazis nur post ses jaroj. Febro dengue absolute elĉerpigis ŝin: Vintro 1931 - 1932 katenis min preskaŭ por daŭre sur liton kaj ne estis atendeble, ke mia sanstato tolerus pluajn jarojn en varma medio." Ŝi neĝoje estis forveturanta, ŝi kreis al Irako firman ligon, al multaj homoj ŝi savis ĉi tie la vivon, precipe al infanoj (tiam mortis tie ĉiu tria novnaskita infano en la unua jaro de la vivo), ili tre ŝatis ŝin ĉi tie estimante ŝin. Kaj ŝi estis forveturanta je tio pli malbone, ke ŝi ne trovis anstataŭ si sekvanton, ke ne estis fondita "daŭra ĉeĥoslovaka instituto por esplorado de tropikaj malsanoj".

Giorgio Di Lotti[redakti | redakti fonton]

En Bagdado ŝi trovis apud vico da dankemaj pacientoj ankaŭ vivkunulon. En la jaro 1927 ŝi ĉi tie edziniĝis al italo Giorgio Di Lotti, oficisto de iraka administra servo. En la sekvinta jaro naskiĝis al ili filo Radbor kaj en la jaro 1931 filino Drahomila Lydia.

Ŝi supervivis nur pro miraklo[redakti | redakti fonton]

Reveninte Ĉeĥoslovakion en la jaro 1932 ŝi unue bezonis resaniĝi. Plene ŝi resaniĝis nur post kvar jaroj. Ŝi organizis kursojn por propravolaj sanitaraj fratinoj kaj ŝi fariĝis ĉefredaktorino de magazeno Zdraví lidu (Sano de popolo). Ŝia edzo akceptis ĉeĥoslovakan ŝtatanecon, la faŝisman Italion li ne plu konsideris sian patrujon.

Doktorino Kálalová-Di Lotti toleris la okupadon tre malfacile. Ŝi forveturis el Prago, kun la familio ŝi ekloĝis en la naskodomo en Bernartice kaj tie ŝi malfermis kuracejon. Printempe tiu ĉi urbeto fariĝis rifuĝejo de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj, ĉar du instruktoroj de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj en Londono, Rudolf Hrubec kaj Rudolf Krzák, devenis el Bernartice. Nazioj eksciis pri la paraŝutistoj kaj al Bernartice minacis sorto de Lidice. Fine estis pafmortigitaj "sole" 22 civitanoj el Bernartice.

Al la familio de la kuracistino tiam morto evitis. Sed sole dumtempe. Ĝi venis fine en lastaj horoj de la milito. La retiriĝantaj taĉmentoj de SS intervenis la 8-an de majo 1945 en Bernartice kontraŭ ĉeĥaj ribeluloj kaj ili pafmortigis 44 homojn, inter ili ankaŭ la edzon de Kálalová kaj ambaŭ iliajn infanojn. Giorgio Di Lotti kiel italo povis eviti al ekzekuto, sed antaŭ SS-anoj li markis sin mem kiel ĉeĥo. Vlasta Kálalová, kuŝanta vundita en koagulejo de sango apud siaj proksimuloj, eskapis al la morto sole danke al tio, ke germanoj konsideris ŝin morta.

Sen la familio[redakti | redakti fonton]

Ŝi despere klopodis egaliĝi kun tiu terurega situacio. Jam en masanulejo ŝi decidiĝis, ke ŝi prenos en Bernartice-on al si kelkajn militajn orfojn. Unue ŝi alkondukis polan junulinon, pli poste slovakan junulon, kiu asertis, ke li estis partizano. Ŝia klopodo krei ian rezervan familion finis per fiasko. La polino post kelkaj monatoj sen adiaŭo foriris. Same la slovako, kiun ŝi eĉ edzigis, ekkondukis el ŝi sufiĉe nedankeme kaj ne eblas elimini, ke li estis dum la milito konfidento de gestapo. La neuzitajn spacojn en sia domo poste la soliĝinta kuracistino proponis al loka infanĝerdeno. Infanoj el Bernartice kaj vasta ĉirkaŭaĵo iradis al ŝi por lerni lingvojn. Vlasta Kálalová-Di Lotti mortis la 15-an de februaro 1971 en malsanulejo en Písek.

Hodiaŭ Kálalová estus el la situacio en Irako malfeliĉa. Sed certe ŝi fierus pri ĉeĥaj kuracistoj, kiuj faris centojn da operacioj kaj flegis milojn da irakanoj en ĉeĥa kampa malsanulejo en Basra. Ankaŭ pri tio, ke la ĉeĥa ŝtato akceptis al kuracado pli ol dudek grave malsanajn irakajn infanojn kaj al kelke da tieaj kuracistoj ebligas studan restadon en ĉeĥaj klinikoj.

Trifoje el ŝia vivo[redakti | redakti fonton]

Vlasta Kálalová kun siaj sintenoj tro ne taŭgis en la komunisman reĝimon. Dum juĝeja proceso kun Milada Horáková ŝi protestis kontraŭ gorĝa verdikto kaj ŝi skribis al prezidento Klement Gottwald. La komunisma sekreta polico tial komencis ŝin subobservi kaj ĝi enskribiĝis: "Malantaŭ ŝia troa klopodo humaneco rilate al ŝia klereco kaj la kono de la mondo povus kaŝi sin ankaŭ kontraŭŝtataj aferoj. Ŝi estas patriotino en burĝa koncipo kajpersona amikino de Alice Masaryková." Kálalová intervenis ankaŭ por sia samnaskiĝinto el Bernartice, paraŝutisto Rudolf Krzák, kiu estis kiel ano de "okcidenta" rezistmovado malliberigita de komunistoj.

Ŝi havis eksterordinaran lingvan talenton. Ŝi estris dek kvar lingvojn kaj aĝo ĉe ŝi ne ludis rolon. La norvegan kaj la islandan lingvojn ŝi komencis lerni nur post la sia kvindeka jaro. Nur per unu lingvo ŝi jam ne plu ekparolis ekde la milito - per la germana. "Per tiu ĉi lingvo parolis murdistoj de miaj infanoj," ŝi klarigis.

Dum la restado en Irako ŝi kolektis ankaŭ insekton por Nacia muzeo en Prago. La muzeo danke al ŝi proprumas ampleksan kolektaĵon.