Vlastimil Kočvara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vlastimil Kočvara
Vlastimil Kočvara 2006
Vlastimil Kočvara 2006
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1936 (1936-04-12) (87-jaraĝa)
en Bartovice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Frat(in)o Drahomír Kočvara
Okupo
Okupo esperantistoredaktoropublikigistoinstruisto
vdr

Vlastimil Kočvara (naskiĝis la 12-an de aprilo 1936 en Bartovice, Ĉeĥio) estas ĉeĥa esperantisto, eksprezidanto kaj honora membro de ĈEA kaj la nuntempa prezidanto de Matice slezská, silezia kulturprotekta fondaĵo en Opava. Frato de esperantisto Drahomír Kočvara.

Studoj kaj profesioj[redakti | redakti fonton]

Post studado en realgimnazio en Ostrava (1947-1948) kaj mezlernejo en Silezia Ostrava (1948-1951) li fariĝis metilernanto en Hlučín (1951-1952), fako tornisto de metaloj, poste li daŭrigis en maŝina mezlernejo en Opava ĝis abiturienta ekzameno (1956), kiu malfermis al li vojon al minista altlernejo en Ostrava, kie li en 1961 akiris titolon de inĝeniero. Li laboris en konstruktejo de Ostroj Opava (1960-1967), per telestudado li atingis pedagogian klerecon ĉe la universitato en Olomouc (1969-1971), instruis en maŝina mezlernejo en Opava (1967-1972) kaj en konstrufaka metilernejo en Opava (1973-1974), revenis al Ostroj Opava kiel eksperimenta teknikisto (1975-1990) kaj kiel ĉefo de kleriga fako (1991-1996) ĝis emeritiĝo en 1996. Dufoje edziĝinta, tri filinoj, unu filo. Nun li loĝas en Opava.

Interesoj kaj hobioj[redakti | redakti fonton]

Apud Esperanto lin interesas ankaŭ filatelo kaj numismatiko, sporto kaj turismo (aktiva membreco en sportaj kaj turismaj organizoj), literaturo kaj kulturhistorio ĝenerale. Li membris en kluboj de legantoj, poezi-amantoj, pentristoj kaj skulptistoj, klubo de amantoj de la antikva Prago, en la societo Karel Hynek Mácha kaj en la kulturhistoria societo de Silezia Landa Muzeo. Multjara pinta funkciulo de la silezia kulturinstituto „Matice slezská“. Li kolektas ĉiujn eldonojn de la klasika romantika poemo „Majo“ de K. H. Mácha kaj prizorgis ankaŭ eldonon de la esperantlingva traduko far Tomáš Pumpr en 1997. Kiel esperantisto li preparadis kulturfestivalojn en Opava, kunlaboris kun la muzeo de la poeto Petr Bezruč en Opava, dum multaj jaroj li zorgis pri eldona fako de ĈEA, nun li vizitas la urban muzeon en Česká Třebová, kie li helpas ordigi materialojn de la Esperanto-fako en la muzeo.

Esperantista vivo[redakti | redakti fonton]

Esperanton al li trudis la pli aĝa frato en 1948, malgraŭ tio li ekamis la lingvon. En 1949 li faris kurson ĉe Vladimír Slaný kaj aliĝis al la klubo Junularo Ostrava (1950-1952). Poste li membriĝis en Esperanto-rondeto ĉe Kulturdomo Petr Bezruč en Opava (1952-1956) kaj Esperanto-klubo en Ostrava (1956-1960), laboris eĉ en la kluba komitato. En 1960 li fondis novan Esperanto-rondeton en Ostroj Opava, al kiu transiris la membroj de la kulturdomo Petr Bezruč. Vlastimil Kočvara fariĝis prezidanto kaj prezidas ĝis nun.

En 1969, kiam estis refondita organizo de ĉeĥaj esperantistoj kiel Ĉeĥa Esperanto-Asocio, li fariĝis membro de ĝia Centra Komitato. En 1979 estrarano de ĈEA (vicprezidanto), en 1993 prezidanto (ĝis 1999). De 1988 komitatano de UEA.

Organizanto de multaj renkontiĝoj, dum kiuj li respondecis pri kulturaj programoj (Pardubice, Vsetín, naciaj kongresoj kaj konferencoj), ĉeforganizanto de renkontiĝoj en Opava, li publikigis multajn materialojn pri Esp. en la ĉeĥa - inkluzive de 4 ekspozicioj en Silezia Landa Muzeo, literaturaj vesperoj, publikigas en esp. div. materialojn.

Li kunorganizis somerajn tendarojn en Žimrovice (ekde 1953), Červená, Lančov, en kiuj diversaj funkcioj (instruisto, tendarestro, programestro).

Dum lia prezidanteco ĈEA estis honorita aranĝi la 81-an UK en Praha, kiu akceptis la faman Pragan manifeston.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vlastimil Kočvara longe zorgis pri eldonado de ĈEA, helpis publikigi plurajn verkojn aŭ redakti almanakojn.

Kun Oldřich Kníchal li preparis la serion Panoramo kiel literaturan aldonon de Starto, en kiu ili prezentis komence miksitan literaturon (Panoramo 1974, Printempo 1975, Autuno 1975), sed poste ili dediĉis ĝin al unuopaj aŭtoroj kaj tradukantoj: Vitreroj - Jiří Kořínek 1976, Kolora kalejdoskopo - Miloš Lukáš 1977, Intima triptiko - Rudolf Hromada 1978, Mediteme - Oldřich Kníchal 1980, La skandalo pro Jozefo - Valdemar Vinař 1981, El subaj fontoj - Eli Urbanová 1981, Ĝojoj de mia vivo - Josef Vondroušek 1984.

Simile li helpis al eldono de jenaj libroj: Petr Bezruč: Sileziaj kantoj (1970, tr. Tomáš Pumpr, Jiří Kořínek, Rudolf Hromada), Tridek jaroj - faktoj pri Ĉeĥoslovakio (1976, tr. Miloš Lukáš), Gertrud Bradatsch: Ĉiam malnova kaj ĉiam nova - Pragaj impresoj (1985, tr. M. Ludewig), Karel Hynek Mácha: Majo (1997, tr. Tomáš Pumpr).

Por diversaj gazetoj li verkis ĉirkaŭ 500 artikolojn, ĉeĥlingvajn kaj esperantlingvajn, multajn pri Esperanto, aliajn pri temoj kulturaj aŭ eĉ fakaj (ekz. pri ministaj maŝinoj). Li prizorgis ankaŭ plurajn esperantlingvajn bildkartojn pri Opava, Ostrava, Krnov k.s.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vlastimil Kočvara: Životopisný přehled (Biografia supervido, 2010)