La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1184, sed en loko de la vilaĝo estis pruveble jam en frua mezepoko konstruita burgejo. Laŭ Kroniko de Kosmas ĝi devis aparteni al luĉanidoj, al malamikoj de ĉeĥoj kaj servi aŭ kiel antaŭŝovita defendburgo aŭ eĉ kiel ĉefa administra burgo de Lucia princlando. Devis konstrui ĝin lucia princo Vlastislav. Laŭ mito ĉeĥoj devis eĉ neniigi ĝin. La perforta neniigo estas videbla ankaŭ el ĉirkaŭbruligitaj restaĵoj, kiuj estis trovitaj dum arkeologiaj elfositaĵoj, kiujn en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento gvidis D-ro Zdeněk Váňa. Problemo estas nur en datigado, la burgejo estis laŭ ĉio neniigita nur je 150 jaroj pli poste, ol kien la neniigon lokigas la mito.
Sur malgranda bazaltamagmorokaĵo super la municipo elstaras turo de burgeto Skalka el la 14-a jarcento, detruita en la jaro 1639. De la turo eblas ekvidi burgoruinojn de pluaj burgoj en la ĉirkaŭaĵo - Košťálov, Oltářík, Ostrý, Házmburk. Senpere en najbareco de la burgoruino situas kastelo Skalka el fino de la 17-a jarcento.