Voĉa bilabiala frikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Voĉa bilabiala frotsono)
Voĉa bilabiala plozivo
β
Priskribo de la signo de la IFA greka minusklo β
IPA-numero 127
Kodoj
Unikodo, deksesume U+03B2
SAMPA B
X-SAMPA B
Kirshenbaum B
Sono
Sona ekzemplo

[βa ʔaβa]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

La voĉa bilabiala frikativovoĉa bilabiala frikativo estas konsonanta sono uzata en kelkaj parolaj lingvoj. La simbolo en la Internacia Fonetika Alfabeto, kiu reprezentas ĉi tiun sonon, estas ⟨β⟩, kaj la ekvivalenta X-SAMPA simbolo estas B. Aparte ofta la sono estas en la hispana lingvo, kie ĝi signas ĉiun b kaj v kiu ne estas en komenca pozicio de vorto kaj ne sekvas nazalon.

  • ekzemplo: iba [ˈiβa] (hispane: "mi iris")
  • ekzemplo: la vuelta [la ˈβwelta] (hispane: "la reveno, la turno")

Por esperantistoj, kiuj ne kutimas aŭdi la hispanan, la sono aŭdiĝas tre simile al "v", sed en la Internacia Fonetika Alfabeto ankoraŭ ekzistas aparta sono por la esperanta "v" Pri tiu ĉi sono aŭskulti, kiu fariĝas per elspiro inter la suba lipo kaj la supraj dentoj, dum ĉe la β, kiel skribite, la aero elfluas per elspiro inter ambaŭ lipoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝia maniero de artikulacio estas frotsona, kio signifas, ke dum ĝia produktado la aerfluo tra la buŝo ne estas komplete obstruata/haltigita.
  • Ĝia loko de artikulacio estas bilabiala, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per ambaŭ lipoj.
  • Ĝi estas voĉa, kio signifas, ke la voĉaj kordoj vibras dum la artikulacio.
  • Ĝi estas buŝa, kio signifas, ke la aerfluo nur povas forkuri tra la buŝo.
  • Ĉar la sono ne estas produktita per aerfluo sur la lango, ne ekzistas diferenco inter centra kaj flanka variaĵo.
  • La aerflua meĥanismo estas pulma, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per aero fluanta eksteren el la pulmoj, kiel multaj aliaj sonoj.