Vodaboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vodabo-virinoj, Niĝero

La vodaboj, mbororoFulbe Bororo, apartenas al la etna grupo de la fulboj. Ili estas unu el la lastaj triboj de Afriko, kiuj kiel bovopaŝtistoj en la Sahelzono konservis sian plennomadan vivmanieron. Plejparte la vodaboj vivas hodiaŭ en Niĝero, kie ili konsistigas du procentojn de la tuta loĝantaro. Sed ili estas pli dispartigitaj: nome inter landoj Kameruno, Niĝero, Niĝerio, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado kaj Demokratia Respubliko Kongo.

En la fulba lingvo woɗa signifas" tabuo" kaj Woɗaaɓe signifas "popolo de la tabuo".

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Iliaj kondutreguloj akcentas retenemon kaj modestecon (semteende), paciencon kaj animforton (munyal), zorgemon kaj antaŭrigardon (hakkilo), kaj lojalecon (amana).

La 45.000 anoj de la komunumo atribuas grandan gravecon al beleco kaj ĉarmo, kiuj estas la bazo de nekutima kaj unika svatritualo, la gerevolo, en kiu la viroj en tritaga danckonkurso konkuras por la titolo de la plej bela. La gerevolo estas ankaŭ dankfesto por la abunda herbokresko de la pluvsezono.

Gerevol-danco, Niĝero 1997

La kulturo de la vodaboj estas unu el la 186 kulturoj de la en:standard cross-cultural sample (normdona kulturkompara samplo) uzata de la antropologoj por kompari kulturajn trajtojn.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[1] Inter aliaj temoj, partikulara artikolo Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj, temas pri la malfacilaj vivkondiĉoj de vodaboj, inter kiuj malmultaj kun malfacila aliro al eduk- kaj san-sistemo, trinkakvo ktp.[2]

Filmoj / Dokumentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  2. Hindou Oumarou Ibrahim: pledas por la rajtoj de la Vodaboj, Intervjuo farita de Domitille Roux, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 18-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]