Vogelsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vogelsberg
skema mapo
skema mapo
mezalta montaromontara sistemoŝilda vulkano
Alteco 773 m
Situo federacia lando Hesio de Germanio
Geografia situo 50° 32′ N, 9° 14′ O (mapo)50.5333333333339.2333333333333Koordinatoj: 50° 32′ N, 9° 14′ O (mapo) f4
Vogelsberg (Hesio)
Vogelsberg (Hesio)
DEC
Vogelsberg
Vogelsberg
Situo de Vogelsberg
Vogelsberg (Germanio)
Vogelsberg (Germanio)
DEC
Vogelsberg
Vogelsberg
Situo de Vogelsberg
Map
Vogelsberg
Mineraloj bazalto
vdr

Vogelsberg - germane, traduko "birda monto", prononco [FOglsberk] - estas mezalta montaro en la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝia plej alta punkto, la monto Taufstein [TAŬFŝtajn] (773 metroj) situas en la komunumo Schotten. Temas pri la plej granda bazalta montarmasivo de Eŭropo. La montaro estas parto de la akvodislimo inter la riveroj Weser nordoriente kaj Rejno sudokcidente. Laŭ la montaro sian nomon ricevis la administra distrikto Vogelsberg, kiu kovras la centran parton de la teritorio. Pliaj partoj de ĝi tamen ankaŭ troveblas en la ĉirkaŭaj distriktoj Main-Kinzig, Wetterau, Gießen kaj Fulda.

bazalta roko en arbaro proksime de la komunumo Schotten