Vosges (departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vogezoj (departemento))
Vosges
departemento
Flago
Lando Francio Francio
Regiono Grand Est
Prefektejo Épinal
Subprefektejoj Neufchâteau, Saint-Dié-des-Vosges
Riveroj Mozelo, Saono, Meŭrto
Areo 5 874 km² (587 400 ha)
Loĝantaro 375 226 (2013)
Denseco 63,88 loĝ./km²
Estiĝo 4-a de marto 1790
prefekto Jean-Pierre Cazenave-Lacrouts
Prezidento de
la Deparementa Konsilio
François Vannson (Les Républicains)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Kodo 88
Arondismentoj 4
Kantonoj 17
Komunumoj 510
Komunumaro 27
Vikimedia Komunejo: Vosges (department)
Retpaĝo: www.vosges.gouv.fr

Vosges [voʒ], esperante Vogezoj, estas franca departemento en la regiono Grand Est. Grandan parton de ĝia tereno okupas montaro Vogezoj, kiuj donis al ĝi sian nomon. La departemento entute havas 510 komunumojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La departemento Vosges, kiu okupas la sudon de la provinco Loreno kaj kelkajn komunumojn de Ĉampanjo kaj de Franĉ-Konteo, estis inter la 83 departementoj kreitaj de la Franca revolucio de 1789 je 1790-03-04, aplike de leĝo de 1789-12-22.

En 1793 la princlando Salm, enklavo kun centro ĉe Senones kaj la regiono Schirmeck kun la samnoma centra urbeto Schirmeck, ĝis tiam partoj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio kaj posedaĵoj de la episkopoj de Strasburgo, estis konkeritaj de la franca revolucia armeo. En 1795 la regiono Schirmeck, ekde 1793 parto de la revolucia departemento Bas-Rhin fondita en 1790, estis aldonita al la departemento Vosges.

En 1871 per la traktato de Frankfurto la Germana Regno aneksis terenojn parte german-etnajn, inter ili malgrandan parton de Vosges, la kantonon Schirmeck kaj duonon de la kantono Saales, kiuj de tiam apartenas al Alzaco. La komunumoj de Saales, kiuj restis franciaj, konsistigis novan kantonon kun ĉefurbo Provenchères-sur-Fave. La germaniĝintaj teritorioj estis redonitaj al Francio per la Traktato de Versajlo en 1919, sed restis alzacaj kaj parto de departemento Bas-Rhin.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]