Vojnatina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojnatina situas en la plej griza distrikto

Vojnatina, hungare Vajna estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Vajnatina, poste la vilaĝo ricevis pli mallongan nomon.

Situo

Vojnatina situas laŭ traira flankovojo. Sobrance troviĝas 4 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1336. En 1910 loĝis en Vajna 466 da homoj, (419 slovakoj, 37 germanoj, 6 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Vajna apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Vojnatina 243 da homoj, (241 slovakoj, 2 ĉeĥoj). Vilaĝservoj estas biblioteko, futbalejo.