Vojo de la pentoza fosfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Vojo de la pentoza fosfato, konata ankaŭ kiel pentoza ciklo, estas metabola vojo tre ligita al la glikolizo, dum kiu estas uzata la glukozo por generi ribozon, kiu estas necesa por la biosintezigo de nukleotidoj kaj nukleataj acidoj. Krome, oni atingas limigan povon en formo de NADPH kiu estos uzata kiel koenzimo de enzimoj propraj de la anabola metabolo.

Tiel, tiu metabola procezo, kiu estas regulita per insulino, havas duoblan funkcion, ĉar la glukozo estas uzata por formi NADPH, dum ĝi povas ankaŭ esti transformata en aliaj komponantoj de la metabolo, speciale pentozoj, uzataj por la sintezo de nukleotidoj kaj de nukleataj acidoj. Tiel, oni kreas ponton inter anabolaj kaj katabolaj vojoj de la glukozo.[1]

La vojo de la pentoza fosfato okazas en la citosolo, kaj divideblas en du fazoj, nome la jenaj:

  • Oksidiga fazo: oni generas NADPH.
  • Neoksidiga fazo: oni sintezigas pentozan fosfaton kaj aliajn monosakaridajn fosfatojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kruger NJ, von Schaewen A (junio 2003). «The oxidative pentose phosphate pathway: structure and organisation». Curr. Opin. Plant Biol. 6 (3): 236-46. PMID 12753973.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Müller Stern, W. (2008)“Bioquímica: Fundamentos para Medicina i Ciencias de la Vida” Eld. Reverté, pp. 522-527.