Vojranda kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vojranda kruco en Bretonio

Vojranda kruco estas kristana krucokrucifikso sur soklo, kiu simbole rememorigas montopinton de Golgoto (latine Kalvario), sur kiu estis krucumita Jesuo Kristo. En Eŭropaj regionoj influitaj de katolikismo tiaj krucoj estiĝis en kamparo, sur montetoj, apud vojkruciĝoj, ĉe kapeloj aŭ en lokoj, kie iu pereis.

Ne estas facile dati precize la unuajn vojrandajn krucojn, ili aperis probable kun kristanigo de la regiono.

En Ĉeĥio la plej malnovaj eble komencis troviĝi jam antaŭ la 14-a jarcento, sed tiam en aspekto de lignaj krucetoj, sed nur tiam komencis aperi ŝtonaj gotikaj krucoj, el kiuj parte ankaŭ pro husmovado konserviĝis en Ĉeĥio nur kelkaj. La plej granda disvastiĝo de la vojrandaj krucoj, kiuj povas esti loke nomitaj "torturo al Jesuo" apartenas al periodo de baroko kaj en Ĉeĥio dum periodo de la 1-a respubliko. Oni transiras de la ŝtonaj pentritaj al metalaj nigraj krucoj kun orizitaarĝenta korpo de Kristo. Dum komunismo la ŝtonoj de tiuj kristanaj simboloj servis kiel konstrumaterialo.

Post vico da parcelreformoj, precipe post kunigado de etaj kampoj por kampegoj enkadre de kolektivigo en la 50-a jaroj de la 20-a jarcento perdiĝis unusignifaj indikiloj de la konkretaj lokoj. La konservitaj kamparaj krucoj komune kun la memorigaj arboj ĉirkaŭantaj prezentas gravajn orientigpunktojn ne nur por turistoj, sed ĉefe por posedantoj kaj administrantoj de la parceloj.