Vojevodio Braclavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vojvodio Braclavo)
w1
Vojevodio Braclavo

former voivodeships of the Crown of the Kingdom of Poland • voivodeship of the Grand Duchy of Lithuania
Administrado
Lando Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio)
Geografio
Areo 31 660 km² (3 166 000 ha)
La mapo de Vojevodio Braclavo
Geografia situo 48° 41′ 0″ N, 26° 35′ 0″ O (mapo)48.68333333333326.583333333333Koordinatoj: 48° 41′ 0″ N, 26° 35′ 0″ O (mapo)
Kodoj
ISO 3166-2 UA
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Vojevodio Braclavo [+]
Pliaj informoj
Historia regiono Podolio
Malapero 1793
vdr

La Vojevodio Braclavo - pole Województwo Bracławskie, latine Palatinatus Braclaviensis, litove Braclavo vaivadija, germane Woiwodschaft Brazlaw - estis administra parto de la Pola Reĝlando respektive ekde 1569 de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio). Ĝi kreiĝis en la jaro 1566, konsistigis iom pli ol duonon de la historia regiono Podolio kaj ekzistis ĝis la dua el sume tri Dispartigoj de Pollando-Litovio, do ĝis la jaro 1793. Loĝantoj precipe estis judoj, poloj, rutenoj kaj germanoj - la germanlingve regita Habsburga Imperio najbaris ĉe la suda limo de la vojevodio.

La administra unuo ampleksis pli malpli 31 660 kvadratajn kilometrojn.

Administra centro kaj rezidejo de la vojevodo estis la urbo Braclav (ukraine kaj ruse Брацлав; pole Bracław, jide בראָסלעוו Broslev, germane Brazlaw) - komence tie ankaŭ kunvenis la regiona nobela parlamento (Sejmik poselski i deputacki), ĝis en 1598 ĝi estis translokigita al la urbo Vinico.