Vojevodio Podolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vojvodio Podolio)
w1
Vojevodio Podolio


blazono

former voivodeships of the Crown of the Kingdom of Poland
Administrado
Lando Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio)
Geografio
Areo 19 152 km² (1 915 200 ha)
La mapo de Vojevodio Podolio
Geografia situo 48° 41′ 0″ N, 26° 35′ 0″ O (mapo)48.68333333333326.583333333333Koordinatoj: 48° 41′ 0″ N, 26° 35′ 0″ O (mapo)
Kodoj
ISO 3166-2 UA
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Vojevodio Podolio [+]
Pliaj informoj
Historia regiono Podolio
Malapero 1793
vdr

La Vojevodio Podolio - pole Województwo Podolskie, latine Palatinatus Podoliae, litove Podolės vaivadija, germane Woiwodschaft Podolien - estis administra parto de la Pola Reĝlando respektive ekde 1569 de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio). Ĝi kreiĝis en la jaro 1434, konsistigis komence la tuton kaj ekde la jaro 1566 pli-malpli duonon de la historia regiono Podolio kaj ekzistis ĝis la dua el sume tri Dispartigoj de Pollando-Litovio, do ĝis la jaro 1793. Loĝantoj precipe estis judoj, poloj, rutenoj kaj germanoj - la germanlingve regita Habsburga Imperio najbaris ĉe la suda limo de la vojevodio.

La administra unuo ekde la jaro 1566 ampleksis pli malpli 17 770 kvadratajn kilometrojn.

Administra centro kaj rezidejo de la vojevodo estis la urbo Kamieniec Podolski (nun ukraine Kamjanec-Podilskij) - tie ankaŭ kunvenis la regiona nobela parlamento (Sejmik poselski i deputacki).