Asonanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vokala rimo)

En poezio, la vorto asonanco signifas du malsamajn aferojn:

Sonfiguro[redakti | redakti fonton]

Sonfiguro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekz. en "Noktuo jam ululis sur forumo""Mia magia akvilegio", kie "u" aŭ "i" faras asonancojn.

Oni komparu kun aliteracio.

Kvazaŭrimo[redakti | redakti fonton]

Kvazaŭrimo kun samaj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj malsimilaj konsonantoj; ekz. "tamen - klare", "kria - iras""fervore – korten".

Asonanci (tr) signifas fini versojn per asonancoj: asonancita poemo.

Oni komparu kun agordo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]