Vokalezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vokalizo estas stilo de ĵaz-kantado, je kiu kantisto imitas la ludadon de instrumentoj kiel la saksofono. Male al la skatkantado ili uzas je tio ne sensencajn silabojn, sed kantotekstojn. La baza muzikpeco estas origine nurinstrumenta ĵaza normkanto. Pioniro de vokalizo estis en la 1940-aj jaroj Eddie Jefferson, kies tekstojn King Pleasure en 1952 famigis („In the Mood for Love“). La tekniko disfamiĝis per la kantotriopo „Lambert, Hendricks kaj Ross“ en la 1950-aj jaroj (albumo „Sing a song of Basie“ 1957). Leonard Feather tiam unuafoje uzis la terminon vokalizo por priskribo de ilia muziko. En la nuntempo aparte la kantensemblo „Manhattan Transfer“ flegas vokalizon („Birdland“), ofte ankaŭ kunlabore kun Jon Hendricks. Famaj reprezentantoj ankaŭ estis Slim Gaillard, Cab Calloway, Leo Watson, Kurt Elling, Mark MurphyBabs Gonzales.

Eksteraj ligiloj