Vokiteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vokiteco estas aparta altiro, psikologia kaj vola, al tipo de vivo, al aktiveco ofte religiaspekta aŭ solidaraspekta, sed kiu ekzistas ankaŭ rilate filozofian-moralan preferojn.

La persono montras aŭ kultivas kunnaskan ardon en la realigado en si mem certan vivtipon, kio Ofte fariĝas profesia laboro.

En kunteksto nereligia oni parolas pri vokiteco kiam ĝi emerĝas en la persono preskaŭ senrezista inklino, ekde infanaĝo. La samo realiĝas kiam pensulo sin sentas partoprenanto de universala projekto.

Kutime oni parolas pri religia vokiteco; en la kunteksto de Kristanismo, aparte Katolikismo]], oni distingas pri pastra vokiteco, monaĥavikiteco ktp, kiu signifas la deziron aŭ la enan devon sekvi tian insistan inviton.

Al la vokitecoj plej antikaj aldoniĝis novaj, inter kiuj tiuj koncernantaj laikulojn kiuj aliras religiulan vivon restante laikaj: ili, foje, konfesas fraŭlecon. Oni vidu: Opus Dei kaj Komuneco kaj Liberigo.

Foje la termino aplikiĝas metafore ankaŭ al fizikaj situacio, kiel al teritorio: oni foje diras, fakte, ke tiu teritorio havas naturan vokitecon al turismo ktp.

En filozofio, kiel dirite, per vokiteco oni intencas la kontentigan alvokon sin senti partoprenanto en universala projekto por plinonigi la homaron.

Vokiteco en la Biblio[redakti | redakti fonton]

La termino “vokiteco” aŭ samsignifaj trovas vastan uzon en la kristana lingvaĵo, biblia kaj kultura, precipe en katolikismo.

La termino vokiteco (kaj ankaŭ vokiĝo) reproduktas la latinan vocatio, el vocare (= alvoki), kaj korespondas al la origina greka κλῆσις (klēsis), el καλέω (kaleō = mi alvokas), per kiu estas tradukita en la Septuaginto la hebrean verbon קרא (qârâ'). Ĝi indikas, specifmaniere, la alvokon kiun Dio turnas al la homa kreitulo.

Vokiteco en la Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

La plej densa priskribo pri la vokiteco gastiĝas en la tekstoj, kaj signifoj, de bibliaj profetoj kiel en Jesaja, kie la alvoko de la ”Diservisto” (41,9) similas al eĥo de la alvoko adresita al Abraham kiu etendiĝas, por la estonto, en la vokiteco adresita al ĉiuj nacioj (Gn 42, 6; 59, 6). En la alvoko, Israelo estas partoprenigita en la sama sorto ĉar unu el celataj nacioj (41,9) kaj posteularo de Abraham "de mi ama" (41, 8) kaj "benedikta" (51, 2). Tiusencaj esprimoj eĉ pli intensaj estas adresitaj al Jakobo filo de Abraham.

Sur la fono de tiu vokiteco profiliĝas la supera vokuiteco, tiu de la antonomazia Diservisto, alvokita “same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj (Mt 20,28)”. Oni komparu tion kun Jesaja 53,5 ss).

Vokiteco en la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento la termino vokiteco,, (greke: κλῆσις = klēsis), alestiĝas precipe en la epistoloj de Sankta Paŭlo kaj Sankta Petro kaj specife aludas la kristanan vokitecon. Estas la alvoko:

Kiuj ricevis tiun vokitcon devas ĝin reprodukti en la kondukto por ĝin igis pli stabila kvankam ĝi estas nerevokbla (Rm 11, 29). La kristanoj estas “alvokitaj en Jesuo Kristo”. Tiu signifas ke laŭ tiu mesaĝo la kristanismo ne estas renkonto kun sublima ideo aŭ fascina principo, sed renkonto kaj sperto de persono viva, la vivante Jesuo Kristo!

Parolante pri la suferoj de kristanoj pro ilia kredo Petro verkas (1-a epistolo de Petro 2, 21) : “Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn”. Nome “tiu estas via vokiteco, via tasko”

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]